Cinco de Mayo (t.e. Kvina de majo, en la hispana) estas festotago origine meksika, sed pli festata en Usono. En Meksiko ĝi estas festata ĉefe en la subŝtato Puebla, kie oni nomas ĝin El Día de la Batalla de Puebla; ĝi memorigas pri batalo okazinta tie en la jaro 1862, kiam meksika armeo sub komando de generalo Ignacio Zaragoza Seguín neatendite venkis francan armeon. En Usono ĝi rolas kiel ĝenerala festotago pri la meksika kulturo. Ĝi ne estas oficiala festo, kaj malmultaj laborantoj ferias en ĝi. En la subŝtato Puebla la nomoj de pluraj loĝlokoj memorigas pri la tago, interalie la ĉefa loĝloko de la komunumo Xochiapulco havas la nomon Cinco de Mayo.

Usona prezidento George W. Bush manpremas al dancistoj je Cinco de Mayo, 2001