Cipreedoj (latine Cypraeidae), ankaŭ nomataj Kaŭri-helikojporcelanaj helikoj, estas maraj helikoj aparte vivantaj en la tropika klimata zono. Ĝis nun konatas proksimume 200 specioj. La unuaj reprezentantoj de la biologia familio aperis dum la kretaceo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cipreedoj
cipreedo Neobernaya spadicea
cipreedo Neobernaya spadicea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Moluskoj Mollusca
Klaso: Gastropodoj Gastropoda
Subklaso: Ortogastropodoj Orthogastropoda
Superordo: Cenogastropodoj Caenogastropoda
Ordo: Sorbeokonkoj Sorbeoconcha
Subordo: Hipsogastropodoj Hypsogastropoda
Superfamilio: Cipraoedoj Cypraeoidea
Familio: Cipreedoj Cypraeidae
Rafinesque, 1815
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ecoj redakti

La konkoj de la cipreedoj estas spirale turnitaj, kaj povas grandi inter 1 kaj 19 centimetroj (mezume 2 ĝis 8 centimetroj. La konka surfaco glatas kaj neniam kreskas tie aliaj organismoj. En multaj specioj de la familio ekzistas viraj kaj inaj bestoj - en tiuj specioj la viroj pli malgrandas ol la inoj.

Vivmaniero redakti

Ĉiuj specioj de cipreedoj vivas en la maro, precipe en malprofunda mara akvo de la tropikoj kaj subtropikoj. Nur malmultaj specioj pretervivas ĝis la 35-a norda kaj suda latitudo. La plej multaj specioj vivas proksime de koralaj rifoj. Preskaŭ ĉiuj specioj ne toleras akvotemperaturon sub 15 °C. La plej profunde trovita cipreedo vivis 800 metrojn sub la akvosurfaco. La plej multaj specioj aktivas nokte kaj dumtage kaŝiĝas en rifaj fendoj kaj kavetoj. En mara malhelo, en grandaj kavoj kaj pli profunde, ili tamen ankaŭ povas aktivi tage. La ĉipreedoj estas ĉiomanĝantaj - algojn, sponĝojn kaj aliajn etajn organismojn. Iuj specioj eĉ naĝas pli grandajn distancojn inter sia kaŝejo ĝis la "paŝtejoj".

Kulturhistorio redakti

La konkoj de iuj specioj, ekzemple Cypraea moneta, dum pasintaj jarcentoj en Afriko, orienta kaj suda Azio kaj ankaŭ en Oceanio servis kiel mono.[1] En sudorienta azio, suda Barato kaj orienta Afriko cipreedaj konkoj uziĝas en diversaj ludoj, aparte pluraj variaĵoj de la afrika semludo (Mancala). En la Hinda Oceano oftas la "tigra cipreedo" (cypraea tigris). Konkoj de ĝi kaj la parenca "pantera cipreedo" (cypraea pantherina) dum la epokoj de la Romia Imperio kaj la frua Mezepoko en signifaj kvantoj atingis Eŭropon, kie virinoj portis la konkon kiel amuleto kaj kie ili uziĝis kiel tomba donaco. Ankaŭ rilate al la ritoj de voduo la helikaj konkoj gravas kiel kultaj objektoj.

Referencoj redakti

  1. komparu:
    • Bertsch, Wolfgang: “The Use of Maldivian Cowries as Money According to an 18th Century Portuguese Dictionary on World Currencies”. Oriental Numismatic Society, Newsletter, no. 165, aŭtuno 2000, p. 16-19;
    • Hofrichter, P.: “Kauris Kulturgeschichte”. 25 Jahre Hanseatische Münzgilde e.V. 18. Februar 1994, Hamburg, 1994, p. 127-222 kaj
    • Hogendorn, Jan kaj Johnson Marion: The Shell Money of the Slave Trade. African Studies Series 49, eldonejo Cambridge University Press, Kembriĝo, 1986.

Eksteraj ligiloj redakti