Ciro la 1-a (perse کوروش, malnovperse en latinliterigo laŭ sistemo DMG Kūruš, babilone Kuraš, elame Kuraš; naskiĝis antaŭ la jaro 657 antaŭ nia erao; mortis ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ nia erao), filo de la reĝo Teispes (perse چیشپیش, Tšišpiš, malnovperse Tšaišpiš, babilone Šišpiš, elame Zišpiš), estis la kvara reĝo de la malnovpersa Aĥemenida Imperio. Tradicie oni datigas lian regotempon inter la jaroj ĉirkaŭ 640 ĝis ĉirkaŭ 600 antaŭ nia erao, sed iuj historiistoj ankaŭ konsideras iom pli postan regotempon de ĉirkaŭ 610 ĝis ĉirkaŭ 585 antaŭ nia erao.[1]

Ciro la 1-a
Reĝo de Persio
Regado ĉirkaŭ 640-600 a.Kr.
Persona informo
Naskonomo perse کوروش - Kūruš
Naskiĝo ĉirkaŭ 660 a.Kr.
Morto ĉirkaŭ 600 a.Kr.
en Anŝan
Lingvoj malnovpersaelama vd
Ŝtataneco Anŝan vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Teispes vd
Gefratoj Arjaramno vd
Edz(in)o Mandana de Medujo vd
Infanoj Kambizo la 1-a • Arukku vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la kojnoskriba argila rulaĵo Ciro-cilindro, kiu verkiĝis en la epoko de la posta reganto Ciro la 2-a, Ciro la 1-a nomatas "granda reĝo de Anŝan[2] kaj posteulo de Teispes". Tiujn indikojn konfirmis kaj Herodoto[3] kaj enskribaĵo de Dario la 1-a.

Referencoj redakti

  1. Pierre Briant: From Cyrus to Alexander. Eldonejo Eisenbraun, Winona Lake 2002, ISBN 1-57506-031-0, paĝoj 17 kaj sekvaj
  2. perse انشان, latinliterigo laŭ sistemo DMG Anšān, urbo en la historia regno Elamo, kiun en sia regotempo kontrolis Ciro la 1-a
  3. Herodoto 7, 11