Ciruso

speco de nubo

Ciruso (latine cirrus, mallonge Ci) estas genro de nuboj konsistantaj el maldikaj fibroj, troviĝantaj inter 5 km kaj 14 km super marnivelo.

Klasifiko redakti

La genro ciruso enhavas la jenajn kvin speciojn, laŭ la Internacia Nubatlaso:

  • La fibra ciruso (latine cirrus fibrātus, mallonge Ci fib) konsistas el longaj, maldensaj fibroj.
  • La hoka ciruso (latine cirrus uncīnus, mallonge Ci unc) konsistas el strekoj kiu finiĝas hoke, simile al komo.
  • La densigita ciruso (latine cirrus spissātus, mallonge Ci spi) konsistas el grizaj kunigitaĵoj kaj ofte originas el la supraĵo de kumulonimbuso.
  • La kastela ciruso (latine cirrus castellānus, mallonge Ci cas) konsistas el plata tavolo kun malgrandaj elstaraĵoj, simile al kreneloj en kastelo.
  • La floka ciruso (latine cirrus fibrātus, mallonge Ci flo) konsistas el malgrandaj tufoj.

La Internacia Nubatlaso katalogas la jenajn kvar variojn de tiu genro:

  • Tordita ciruso (latine cirrus intortus, mallonge Ci in)
  • Radiata ciruso (latine cirrus radiātus, mallonge Ci ra)
  • Vertebra ciruso (latine cirrus vertebrātus, mallonge Ci ve)
  • Duobla ciruso (latine cirrus duplicātus, mallonge Ci du)

La Internacia Nubatlaso katalogas la jenajn suplementajn trajtojn troveblajn en tiu genro:

  • Mama ciruso (latine cirrus mamma, mallonge Ci mam) havas rondajn elstaraĵojn sube, simile al bovinaj mamoj. Ordinare trovebla en la specio densigita ciruso.
  • Fluktuanta ciruso (latine cirrus flūctus, mallonge Ci flu) montras ondoformon per la nestabileco de Kelvin-Helmholtz. Ordinare trovebla en la specio densigita ciruso.

Historio redakti

La ciruso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[1] kune kun la kumuluso, la stratuso, la cirusstratuso, la ciruskumuluso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso). La nomo "ciruso" devenas de la latina substantivo cirrus ("buklo, franĝo"). La Esperantigita nomo ciruso konservas la ordinare forlasindan latinan virgenran finaĵojn -us pro konfuzo kun la Fundamenta radiko ciro (ledoŝmiraĵo).

Referencoj redakti

  1. Howard, Luke. (1803) Essay on the Modification of Clouds (angle). John Churchill & Sons.

Eksteraj ligiloj redakti