Cirusstratusocirostratuso (latine cirrostrātus, mallonge Cs) estas genro de travideblaj maldikaj nuboj troveblaj en grandaj altitudoj.

Aspekto redakti

La cirusstratuso estas tre maldika kaj aspektas kiel blakneca sentrajta tavolo kovranta la ĉielon. Ĝi konsistas el kristaloj de glacio. Ofte ĝi estigas haloon ĉirkaŭ la suno.

Cirusstratusoj troviĝas inter 6 kaj 13 kilometroj super marnivelo.

Klasifiko redakti

Jen la du speciojn de la genro cirusstratuso.

  • La fibra cirusstratuso (latine cirrostrātus fibrātus, mallonge Cs fib) montras iom da fibreco, simile al la ciruso, sed la fibroj estas duonsolvitaj aŭ duonkunfanditaj.
  • La nebuleca cirusstratuso (latine cirrostrātus nebulosus, mallonge Cs neb) estas sentrajta vualo kovranta la tutan ĉielon.

Jen la du variojn de la genro cirusstratuso.

  • La duobla cirusstratuso (latine cirrostrātus duplicātus, mallonge Cs du) konsistas el pluraj tavoloj.
  • La ondoforma cirusstratuso (latine cirrostrātus undulātus, mallonge Cs un) montras iom da ondeco.

La genro ne montras ajnajn suplementajn trajtojn.

Historio redakti

La cirusstratuso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[1] kune kun la kumuluso, la stratuso, la ciruso, la ciruskumuluso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso). "Cirusstratuso" estas kunmetitaĵo de ciruso kaj stratuso.

Referencoj redakti

  1. Howard, Luke. (1803) Essay on the Modification of Clouds (angle). John Churchill & Sons.

Eksteraj ligiloj redakti