Citidino

kemia kombinaĵo
Citidino
Plata kemia strukturo de la
Citidino
Tridimensia kemia strukturo de la
Citidino
Kemia formulo
C9H13N3O5
CAS-numero-kodo 65-46-3
ChemSpider kodo 5940
PubChem-kodo 6175
Merck Index 15,2783
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 243.217 g·mol-1
Bolpunkto 220 °C
Acideco (pKa) 12.55[1]
Solvebleco Akvo:43.8 g/L
Mortiga dozo (LD50) 2700 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R68 [2]
Sekureco S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Citidino estas nukleozido konsistanta je unu citozina grupo aneksita al riboza ringo (aŭ pli specife ribo-furanozo) pere de β-N1-glukozida ligilo. Citidino estas komponaĵo de la RNA. Kiam citozino aneksiĝas al de-okso-riboza ringo, ĝi estas konata kiel de-okso-citidino.

Dietaj fontoj de citidino inkludas nutraĵojn kun alta enhavo de RNA, tiaj kiaj viandoj, gistoj, samkiel pirimidino-riĉaj nutraĵoj tia kia la biero. Dum digestado, RNA-riĉaj manĝaĵoj rompiĝas en ribozilajn pirimidinojn (citidino kaj uridino), kiuj tute estas absorbitaj. En homoj, citidino el la dieto konvertiĝas al uridino, kiu hipoteze estas la komponaĵo respondeca pri la metabolaj efikoj de la citidino.

Ekzistas granda variaĵo da citidinaj analogaĵoj kun potenca uzo en farmakologio. Kelkaj el ili estas anti-HIV agento kiu funkcias kiel virusa mutaciaĵo, kaj zebularino ekzistas en la E. coli kaj nuntempe estas esplorata por kemiterapio. Malaltaj dozoj de azacitidino kaj ĝia analogo decitabino elmontras bonajn rezultojn en la traktado de la kancero pere de la epigeneza malmetiligo.

Krom ĝia rolo kiel pirimidina komponaĵo de la RNA, citidino ŝajne elmontras certajn kontrolojn sur la cikligo de la neŭrono-gliala glutamato, kie la suplementado malaltigas la nivelojn de mezfrontalaj/cerbaj glutamato/glutamino.

Sintezo redakti

  • Biologie, citidino konvertiĝas al uridino per hidratigo kaj per la helpo de la enzimo citidina malaminazo.
Sintezo de la uridino
 
Konvertiĝo de citidino al uridino.

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti