La citokromo P450 (mallongigite CIP aŭ simple P450) estas enorma kaj diversa superfamilio de hemoproteinoj kiuj troviĝas en bakterioj, arkeoj kaj eŭkariotoj.[1] La proteinoj de la citokromo P450 uzas ampleksan gamon de eksogenaj kaj endogenaj kemiaj kombinaĵoj kiel substrato de ties enzimaj reakcioj. Ĝenerale ili formas parton de transigaj ĉenoj de elektronoj kun multkomponaĵoj, nome stoksistemoj de P450. La plej ofta reakcio katalizita de la citokromo P450 estas monooksigenasa reakcio, tio estas, la enmeto de po unu atomo de oksigeno devena el molekula oksigeno (O2) en organikan substrato (RH) samtempe ke la alia atomo de oksigeno estas redoksiita al akvo:

RH + O2 + 2H+ + 2e → ROH + H2O

La enzimoj CIP estis identigitaj en ĉiuj regnoj de viuloj: animaloj, plantoj, fungoj, protistoj, bakterioj, arkeoj eĉ en virusoj. Tamen ili ne estas ĉieaj; por ekzemplo, ili ne estis trovitaj en Escherichia coli.[2][3] Oni konas pli ol 200 000 diferencajn proteinojn CIP.[4] La plej parto de la CIP postulas proteam partneron por liberigi unu aŭ pliajn elektronojn por malpliigi la feron (kaj eventuale la molekulan oksigenon). Sur la bazo de la naturo de la proteinoj de transigo de elektronoj.[5]

Notoj redakti

  1. IUTAK. «cytochrome P450». Compendium of Chemical Terminology. (en angla). Danielson P (2002). «The cytochrome P450 superfamily: biochemistry, evolution and drug metabolism in humans». Curr Drug Metab 3 (6): 561-97. PMID 12369887.
  2. Roland Sigel; Sigel, Astrid; Sigel, Helmut (2007). The Ubiquitous Roles of Cytochrome P450 Proteins: Metal Ions in Life Sciences. New York: Wiley. ISBN 0-470-01672-8.
  3. Danielson PB (Decembro 2002). "The cytochrome P450 superfamily: biochemistry, evolution and drug metabolism in humans". Current Drug Metabolism. 3 (6): 561–97. doi:10.2174/1389200023337054. PMID 12369887
  4. Nelson D. "Cytochrome P450 Homepage" Arkivigite je 2010-06-27 per la retarkivo Wayback Machine. University of Tennessee. Retrieved 2014-11-13.
  5. Hanukoglu, Israel (1996). "Electron Transfer Proteins of Cytochrome P450 Systems". Advances in Molecular and Cell Biology. Advances in Molecular and Cell Biology. 14: 29–56. doi:10.1016/S1569-2558(08)60339-2. ISBN 9780762301133. ISSN 1569-2558