Tiu ĉi artikolo temas pri la antikva plukinstrumento citro, greke nomata κιθάρα. Aparte de tio ekzistas moderna popolmuzika plukinstrumento, aparte ludata ekde la 16-a jarcento en la Alpoj, kiu ankaŭ nomatas citro.

La citro (greke κιθάρα, latinliterigite Kithara - nuntempe en la greka lingvo ankaŭ la nomo por la "klasika" (do ne-elektra) gitaro) estas kordinstrumento aparte uzata en antikva Grekio. En la helena mondo ĝi estis inter la plej noblaj muzikiloj, kaj ludiĝis prefere en festaj okazoj, aparte por la kulto honore al la dio Apolono. Kvankam ekzistas certa simileco al la same antikva greka plukinstrumeno liro, citro kaj liro definitive konsideriĝis malsamaj instrumentoj. La liroj kutime estis pli malgrandaj kaj ne havis "piedon" (bazon), kiu ebligus ke la instrumento mem staru, se ne ludate. Laŭ tio la antikva citro iusence similas al la moderna harpo, kiu ankaŭ havas tian bazon.

Apolono kun citro (statuo, nuntempe en la Pergamon-muzeo en Berlino)
Apolono kun citro (fresko, nuntempe en la Palatin Antiquarium en Romo, ĉirkaŭ la jaro 50 p.K.)
muzo kun "lulila citro"

La citro estis muzikilo kun 5 ĝis 12 kordoj kaj evoluis dum la 8-a/7-a jarcento a.K. el la plejparte kvarkorda instrumento φόρμιγξ (forminks). La poeto Homero nomis la muzikadon kun "formimks"-muzikilo "kitharis" respektive "kitharizein". Ambaŭ instrumentoj estis dediĉitaj al la dio Apolono. Kerna parto de la muzikilo estis sonkesto el ligno. Antaŭe ĝi malaltis, malantaŭe volbe altigita kaj la fundo estis ebena - tion montras bildigoj de la instrumento sur moneroj, skulptaĵoj kaj freskoj. Flanke la sonkesto transiris en du konkavaj, kavaj "brakoj", kiuj inter si formis ovalon kaj kiuj daŭriĝis per paralelaj finaĵoj. La muzikilo do havis certan similecon al granda inversigita litero Omego (Ω). Transversa trabeto ("jugo") ligis la paralelajn brakajn finaĵojn kaj servis kiel fiksilo kaj tensiigilo por la kordoj. De la trabeto la kordoj V-forme gvidiĝis super la sonkesto kaj super ponto ĝis kordofiksigilo ĉe la suba finaĵo de la muzikilo.

La "citristoj" aŭ greke "Kitharistes" (κιθαριστής), do la muzikistoj ludantaj citron, plej ofte dum muzikado staris kaj tenis la instrumenton antaŭ si, apogante la sonkorpon sur la brusto kaj fiksiĝante ĝin per bendo de la maldekstra manartiko al la brusto. La dekstra mano helpe de plateto el metalo, eburo aŭ ligno vibrigis la kordojn, dum la maldekstra mano premis la kordojn por ŝanĝi la longecon de la libere vibranta kordoparto tiel ke ekestu harmoniaj sonoj kaj melodioj. En la kazo de iuj pli postaj formoj la instrumento teniĝis fare de portobendo fiksata sur la ŝultro.

El la antikvaj muzikiloj liro kaj citro poste ekestis diversaj formoj de harpoj. Ambaŭ muzikilojn, kaj liro kaj citro, do eblas konsideri "pra-harpo".

Aparte de tio ekzistas moderna popolmuzika plukinstrumento, aparte ludata ekde la 16-a jarcento en la Alpoj, kiu ankaŭ nomatas citro. Male al la antikva instrumento, la moderna citro similas al malalta kesto, sur kiu estas tensiigitaj multaj kordoj, kaj la muzikilo nepre teniĝas horizontale sur la genuoj de sidanta muzikisto.

Eksteraj ligiloj redakti