City (Londono)

centra distrikto de la regiono Granda Londono kaj la plej malnova kvartalo de Londono

La City de Londono (anglalingve City of London), aŭ pli simple City, estas la centra distrikto de la regiono Granda Londono kaj la plej malnova kvartalo de Londono. Ĝi troviĝas sur la norda bordo de la rivero Tamizo, kaj etendiĝas nur sur 2,5 km². La City konsistigas hodiaŭ gravan, internacian centron pri financoj. Ĝi entenas 11 700 loĝantojn (laŭ takso de 2010), sed proksimume 500 000 personoj laboras tie.

City
urbofinanca centro • centra financa kvartalo • ceremonia kantono de Anglio • district of the United Kingdom • district with city status • eksterparoĥa areo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Domine dirige nos
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Granda Londono
Demografio
Loĝantaro 8 706  (2018) [+]
Loĝdenso 2 998 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 0° 6′ U (mapo)51.515555555556-0.093055555555566Koordinatoj: 51° 31′ N, 0° 6′ U (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 2,904 km² (29 0.4 ha) [+]
Horzono GMT [+]
City (Granda Londono)
City (Granda Londono)
DEC
City
City
Situo de City

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo City of London [+]
vdr

En la City troviĝas du partoj (Inner Temple kaj Middle Temple), kiuj ne estas administritaj rekte de la estraro de la City, dum kelkaj parkoj ekster la limoj de la kvartalo ja estas regitaj de ĝi. La administra sistemo de la City estas senkompara en Anglio aŭ en Britio.

Oni starigis multajn ĉielskrapantojn dum la lastaj jaroj, kaj aliajn oni baldaŭ projektas. La arkitektura aspekto de la kvartalo verŝajne multe ŝanĝiĝos dum la sekvontaj jaroj.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti