Civilizacio Norte Chico

La Civilizacio Norte Chico ([NORte ĈIko], Malgranda Nordo)[1] estis kompleksa antaŭkolumba socio kiu inkludis ĝis 30 ĉefajn loĝocentrojn en la teritorio de kio nune estas la perua regiono Norte Chico de nord-centra marborda Peruo. Ekde la komenco de la 21a jarcento, ĝi estis establita kiel la plej aĝa konata civilizacio en Ameriko kaj unu el la ses lokoj kie civilizo originiĝis sendepende en la antikva mondo. Ĝi floris inter la 3a kaj la karmilo a.K. La alternativa nomo, Caral-Supe, estas derivita el la religia urbo Caral[2] en la Supe Valo, granda kaj bone studita loko Norte Chico. Kompleksa socio en Norte Chico komencis unu jarmilon post Sumero en Mezopotamio, estis samtempa kun la Piramidoj de Egiptio, kaj antaŭis la mezamerikajn Olmekojn je preskaŭ du jarmiloj.

Referencoj redakti

  1. La nomo estas disputata. Anglalingvaj kaj hispanlingvaj fontoj uzas laŭ Haas et al. (2004). Caral aŭ Caral-Supe aperas en hispanlingvaj fontoj laŭ Shady. Tiu artikolo sekvas uzadon en ĵusaj anglalingvaj fontoj kaj uzas Norte Chico, sed la titolo ne estas definitiva. Perua Norte Chico ne estu konfuzata kun la region de Ĉilio Norte Chico.
  2. Sacred City of Caral-Supe. UNESCO. Alirita 2011-06-09.

Literaturo redakti

  • (2009) “Environmental change and economic development in coastal Peru between 5,800 and 3,600 years ago”, Proceedings of the National Academy of Sciences USA 106, p. 1359–1363. doi:10.1073/pnas.0812645106. 
  • (2008) Caral : la primera civilización de América = the first civilization in the Americas. Lima: Universidad de San Martín de Porres. ISBN 9972-33-792-8.
  • Shady Solís, Ruth. (2005) Caral Supe, Perú : the Caral-Supe civilization : 5,000 years of cultural identity in Peru. Lima: Instituto Nacional de Cultura. ISBN 9972-9738-4-0.

Eksteraj ligiloj redakti