Civilization IV

Sid Meier’s Civilization IV (en angla Civilizo la 4-a de Sid Meier) estas pomova strategia videoludo de la firmao Firaxis Games, daŭrigo de la populara serio Civilization (antaŭ ĝi estis Civilization III). L’ellaso de la ludo okazis la 25-an de oktobro 2005 en Usono kaj Kanado kaj la 4-an de novembro en Eŭropo. La interfaco ŝanĝis sin radikale, la mapo iĝis animaciita. La 24-an de junio 2006 oni eldonis la kromaĵon Warlords. La dua kromaĵo, Beyond the Sword, ellasiĝis la 27-an de junio 2007.

Sid Meier’s Civilization IV
Disvolvo Firaxis Games
Eldoninto 2K Games
Distribuo Take-Two Interactive
Direktoro Sid Meier
Muziko Jeff Briggs
Serio Civilization
Versio 1.74 la 23-an de julio 2007
Platformo Vindozo
Ĝenro Pomova strategia videoludo
Temo Historio de la homaro
Ludomaniero Unuope, grupe en Interreto
Necesaj komponaĵoj Procesoro 1.2 GHz, 256 MB RAM, vidkarto 64 MB kun apogo de T&L, sonkarto, 1.7 GB sur diskaparato
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj) 10+
vdr

La 21-an de septembro 2010 okazis l’ellaso de sekva ludo, Civilization V.

Esenco de la ludo redakti

En la ludo oni permesas al ludanto regi unun el imperioj. La ludanto komencas ludon en la jaro 4000 antaŭ Kristo kun koloniano kaj unu armeo, generata aŭtomate; sur sama mapo situos kelkaj civilizoj plu kaj barbaraj triboj. Antaŭ komenco de ludado oni permesas elekti specon de mapo (unu granda kontinento, kelkaj kontinentoj, insula mapo ktp.), samkiel ĝian amplekson, de kiu dependas kiomo da konkurantaj civilizoj. Ankaŭ aperta ĉe tio estas elekto de klimato kaj marnivelo, kio influas pejzaĝon de generata mapo kaj situantajn sur ĝi resursojn. Ĉiu movo en la ludo egalas certan kvanton da jaroj, kiu dependas de rapido de ludo, elektita de ludanto. Krom tio ekzistas certa skalo, laŭ kiu, ju pli proksima estas la ludanto al nuntempo, des malpli jarojn entenas unu movo, kaj male. Ĉe malalta rapido de ludo, en apuda pasinteco, nuntempo kaj estonteco unu jaro povas pasi je kelkaj movoj. La ludanto havas kelkajn vojojn al venko. Tio ĉi estas politika, kultura, ekonomia domino aŭ frakaso de ĉiuj aliaj civilizoj.

  • Venko per poentaro.

La ludo finiĝas en la jaro 2050; venkas la civilizo, kiu obtenis la plej grandan kvanton da poentoj.

  • Venko per konkero.

La ludo finiĝas, kiam iu civilizo frakasas ĉiujn konkurantojn. La ŝtato pereas tiam, kiam ĝi ne havas urbojn plu, sendepende de kvanto da ĝiaj unitoj. Tamen, oni povas ŝalti la opcion «Batali ĝis fino», kiam civilizo pereas nur ĉe pereo de ĉiuj ĝiaj urboj kaj unitoj.

  • Venko per domino.

La ludo finiĝas, kiam civilizo havas sub kontrolo 75 % da ĉioma loĝantaro kaj 75 % da ĉioma sekaĵo.

  • Venko per kulturo.

La ludo finiĝas, kiam nacio havas 3 urbojn kun «Legenda kulturo» (50 000 poentoj da kulturo por urbo).

  • Venko en kosma konkuro.

La ludo finiĝas, kiam unu el civilizoj sendas ŝipon al Alfa Centaŭro kaj ĝi sukcese atingas la celon. Malsimile al l’antaŭa ludo de serio, oni bezonas, ke la kosmoŝipo ne nur startu, sed ankaŭ atingu al Alfa Centaŭro. Ĉe la starto de ŝipo ekzistas ĉiam certa procento je sukceso, kiu dependas de kvanto da konstruitaj komponantoj de la ŝipo. Tiamaniere, oni povas startigi la ŝipon kun nekompleta garnituro da eblaj moduloj, sed ĝi povas ne atingi la stelon.

  • Venko per diplomatio.

La ludo finiĝas, kiam ĉe elektado en UNO-n la ŝtato gajnas en elekto de monda gvidisto kaj atingas, ke ĉiuj ŝtatoj akceptu diplomatajn konvenciojn.

Post la venko, se la atingoj de ludanto estis gravaj, liaj poentaro trafas la Halon de Gloro. Li povas ankaŭ daŭrigi la ludon post la venko. En tiu okazo sekva poentaro ne aperas en la Halo de Gloro, kaj la ludanto ne povas atingi iun alian venkon.

Bataloj redakti

Kompare kun antaŭaj partoj, la bataloj estis grave ŝanĝitaj.

Nun ĉiu unito havas la parametron «sperto». Partoprenante en bataloj, unito akumulas poentojn de sperto; ĉe levado de nivelo ĝi povas konsumi ilin por ellerno de speciala kapablo. La sperton donas ankaŭ kelkaj konstruaĵoj (kazerno, seka doko ktp.) kaj paradigmoj. En pli malfruaj kromaĵoj al la ludo, poentojn de sperto povas doni ĉe genero ankaŭ eminentulo — generalo, loĝanta en l’urbo. Ne gravas, ĉu la taĉmento defendis sin aŭ atakis, — en iu ajn okazo ĝi ricevas ĉe venko poentojn de sperto. Sed estas bezone memori, ke aeraj taĉmentoj ne akumulas sperton (tio ĉi estis realigita nur en la kromaĵo Beyond the Sword). Oni ne donas sperton ankaŭ por bombardadoj aŭ se malamika taĉmento retretis. Ne ĉiu taĉmento povas ricevi ĉiujn specialajn kapablojn; kelkaj estas apertaj nur ĉe plenumo de certa kondiĉo, aliajn povas uzi nur certaj unitoj.

Entute en la ludo ekzistas 41 kapabloj.

Civilizoj kaj gvidistoj redakti

Civilization IV
Civilizo Unika unito Gvidisto(j) Ĉefurbo
Usono Navy SEAL Washington, Roosevelt Vaŝingtono
Araba kaliflando Pafarkisto sur kamelo Saladino Mekao
Aztekoj Batalisto-jaguaro Montezuma Tenoĉtitlano
Ĉinio Ĉu Ko Nu Qin Shi Huang, Mao Zedong, Tai Zong (en la ĉina versio) Pekino
Egiptio Armea ĉaro Hatŝepsut Tebo
Anglio Ruĝuniformulo Elizabeto la 1-a, Viktoria Londono
Francio Muskedisto Ludoviko la 14-a, Napoleono Parizo
Germanio Panzer Frederiko la 2-a, Otto von Bismarck Berlino
Grekio Falango Aleksandro la Granda Ateno
Inkaa imperio Keĉuo Huayna Capac Kusko
Hindujo Rapida laboristo Aŝoko, Mohandas Gandhi Delhio
Japanio Samurajo Tokugawa Kioto
Malio Bataletisto Mansa Musa Timbuktuo
Mongolio Keŝik Ĝingis-Ĥano, Kublaj-Ĥano Karakorumo
Persio Senmorto Kiro la Granda Persepolo
Romio Pretorgvardiano Julio Cezaro Romo
Rusio Kozako Petro la Granda, Katerina la 2-a Moskvo
Hispanio Konkistadoro Isabel la 1-a Madrido

Mirindaĵoj de la mondo redakti

En la ludo ĉeestas entute 33 mirindaĵoj de la mondo. Por konstrui mirindaĵon oni devas esplori bezonan teknologion, kaj por kelkaj ankaŭ plenumi aldonajn kondiĉojn. Kelkaj mirindaĵoj iĝas malaktualaj post eltrovo de novaj teknologioj.

+1 da produktado de ĉiu pastro en ĉiuj urboj.
Permesas: pastro (3 homoj).

+50 % da kulturo en l'urbo; +1 feliĉa loĝanto.
Permesas: 5 popularaj muzikaloj.

+25 % da defendo en ĉiuj urboj.

+50 % da kulturo en l'urbo; +1 feliĉa loĝanto.
Permesas: 5 popularaj filmoj.

+2 feliĉaj loĝantoj en ĉiuj urboj de tiu ĉi kontinento.

+50 % da kulturo en l'urbo.
Permesas: 5 popularaj kantoj.

Konstruas obeliskon en ĉiu urbo.
Centrigas mapon de la mondo.

+1 da oro de ĉiu urbo kun kristanismo.
Disvastigas kristanismon.
Permesas: pastro (3 homoj).

+1 da oro en ĉiu akva ĉelo.

+1 da oro de ĉiu urbo kun taoismo.
Disvastigas taoismon.
Permesas: pastro (3 homoj).

Senkosta televida turo en ĉiu urbo.

+2 senkostaj sciencistoj.

+2 komercaj kursoj en ĉiuj apudbordaj urboj.

Laboristoj produktas plibonigojn je 50 % pli rapide.

+1 da sano en ĉiuj urboj.
+1 homo en ĉiuj urboj.

+1 da oro en ĉiu urbo kun hinduismo.
Disvastigas hinduismon.
Permesas: pastro (3 homoj).

+1 da oro de ĉiu urbo kun konfuceismo.
Disvastigas konfuceismon.
Permesas: pastro (3 homoj).

−50 % da kosto de akcelado de produktado.

+1 da oro de ĉiu urbo kun budhismo.
Disvastigas budhismon.
Permesas: pastro (3 homoj).

+1 da oro de ĉiu urbo kun islamo.
Disvastigas islamon.
Permesas: pastro (3 homoj).

1 teknologio senkoste.

+50 % da nivelo de naskokvanto de eminentuloj en ĉiuj urboj.

Novaj taĉmentoj ricevas +2 da sperto en ĉiuj urboj.

Eltrovas ĉiujn formojn de registara potenco.

+2 da kulturo por ĉiu specialisto en ĉiuj urboj.

+50 % da produktado de detaloj de kosmoŝipo en ĉiuj urboj.

+1 da oro de ĉiuj religiaj konstruaĵoj.

+1 senkosta specialisto en ĉiuj urboj de kontinento.

Inspiras oran epokon.

+1 da oro de ĉiu urbo kun judismo.
Disvastigas judismon.
Permesas: pastro (3 homoj).

Liveras energion al ĉiuj urboj de kontinento.

Inspiras tutmondan elektadon.
Garantias rajton partopreni en Diplomata voĉdonado.

Malgrandigas koruptadon en apudaj urboj.

Scenaroj redakti

  • Tero, 4000 antaŭ Kristo (Earth 4000 BC). La luda mapo estas kopiita de Tero.
  • Tero, Glaciepoko (Earth Ice Age).
  • Tero, 1000 post Kristo (Earth 1000 AC).
  • Antikva greka mondo (Greek World). La ludo komenciĝas en la jaro 600 antaŭ Kristo. La ludanto povas elekti inter 3 imperioj — Romia, Persa kaj Makedonia, — sed en la ludo ĉeestas ankaŭ multaj aliaj ŝtatoj: Egiptujo, Hindujo, Judeo ktp. La mapo prezentas la regionon de Mediteraneo kaj de nordokcidenta de Hinda Oceano.
  • Milito en dezerto (Desert War). Nord-Afrika kampanjo.
  • Usona revolucio (American Revolution).

Paskaj ovoj redakti

  • En la fenestro, kiu informas la ludanton pri atingo de Nuntempo, cifera horloĝo de marko Soren montras 05:23. Tio ĉi estas referenco al Soren Johnson, la ĉefa konstruisto kaj programisto de luda AI, kaj 05.23 estas la 5-a de majo, lia naskiĝotago.
  • Elvis Presley aperis en ĉiuj ludoj de serio. En Civilization IV lin indikas vesto de Grandaj Talentoj en industria kaj nuntempa epoko, samkiel la mirindaĵo «Rokenrolo».
  • En la fenestro, kie la ludanto elektas amplekson kaj specon de mapo por nova ludo, estas prezentata rotaciata planedo kun kvazaŭ hazarda formo de kontinentoj. Efektive tio ĉi estas invertita mapo de Tero, kun oceanoj en formo de Teraj kontinentaj.
  • Kiam la ludanto faras decidon, kiu plaĉas al alia gvidisto, tiu respondis iufoje per vortoj «Did you ever know that you’re my hero? You’re everything I wished I could be» el kanto «Wind Beneath My Wings».
  • La muziko, kiu sonas ĉe konstruo de teatro en urbo, estas pruntita el ludo Sid Meier’s Pirates!, kie ĝi sonas, dum la ludanto dancas kun filino de guberniestro en lukse dekoraciita ĉambro.
  • La video, kiu estas montrata ĉe komenco de nova ludado, estas pruntita el unua ludo de serio.

Eksteraj ligiloj redakti