Civitella del Tronto

komunumo de Italio

Civitella del Tronto estas komunumo de Italio (ĉirkaŭ 589 metrojn super marnivelo) konstruita sur la pinto de roka montaro el travertino. Meze de la malnova urbocentro troviĝas la lasta kastelo de la Borbonoj kiu en 1861 kapitulacis al la piemonta armeo. Temas pri la dua plej granda defendocela konstruaĵo en Eŭropo, post Hohensalzburg, en Salzburgo.

Civitella del Tronto
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Abruco (2005)
Provinco TE Teramo (2005)
Geografia situo 42° 46′ N, 13° 40′ O (mapo)42.76666666666713.666666666667Koordinatoj: 42° 46′ N, 13° 40′ O (mapo)
Alto super marnivelo 589 m
Areo 77 (2005) km²
Loĝantaro 4590 (2023)
Loĝdenso 59 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Borrano, Carosi, Cerqueto del Tronto, Collebigliano, Collevirtù, Cornacchiano, Favale, Fucignano, Gabbiano, Le Casette, Lucignano, Mucciano, Pagliericcio, Palazzese, Piano Risteccio, Piano San Pietro, Ponzano, Ripe, Rocche, Santa Croce, Sant'Andrea, Santa Maria, Santa Reparata, Sant'Eurosia, Tavolaccio, Valle Sant'Angelo, Villa Chierico, Villa Lempa, Villa Notari, Villa Passo, Villa Selva
Najbaraj komunumoj Ascoli Piceno (AP), Campli, Folignano (AP), Sant'Egidio alla Vibrata, Sant'Omero, Valle Castellana (2005)
Patrono Sant'Ubaldo
Festa tago 16ad de majo
Nomo de loĝantoj civitellesi
Poŝtkodo 64010
Imposta kodo C781
Kodo laŭ ISTAT 067017
Telefona prefikso 0861
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

La fortikaĵo redakti

La fortikaĵo de Civitella del Tronto estas unu el plej gravaj armeaj fortikaĵoj iam konstruitaj en Italio. Temas pri la dua fortikaĵo de Eŭropo laŭ grando, post la fortikaĵo Hohensalzburg en Salzburgo; ĝi etendiĝas sur la pinto de roka kresto.

Jam ĉirkaŭ la jaro 1000 dokumentoj rakontas pri kastelo situanta sur la pinto de la monteto, kvankam la konstruaĵo firmiĝis nur dum la ŝvaba epoko, kaj poste sub la regado de la domo D'Angiò, pro tio, ke la apudaj limoj kun la Reĝlando de Napolo kaj la novnaskiĝinta Papa Ŝtato igis ĝian situon strategie grava. La unuaj certaj sciigoj pri la fortikaĵo okazis en 1255, kiam la anoj de Ascoli konkeris la kastelon, kiu nepre estis parto de la defendocela sistemo de la apenina landlimo.