Por samtitola artikolo vidu la paĝon Clarens (stacidomo).

Clarens estas malgranda vilaĝo en la municipo de Montreux, en la kantono Vaud, en Svisio.

Clarens ĉirkaŭ 1882

Clarens famiĝis tra tuta Eŭropo pro la enorma sukceso de la libro La nova Helojzo de Jean-Jacques Rousseau. Kiam li estis en Clarens, la rusa komponisto Igor Stravinski verkis siajn baletojn La konsekro de la printempo kaj Pulĉinelo kaj en Marto 1878, Ĉajkovski verkis sian Violinkoncerton.

Paul Kruger, heroo de la sendependigo de Sudafriko el Britio, mortiĝis tie. Pro tiu tialo, samnoma vilaĝo Clarens ricevis sian nomon en Sudafriko, nome en la Provinco Liberŝtato. Ankaŭ la anarkiisto kaj geografo Élisée Reclus loĝis en Clarens. La verkisto Vladimir Nabokov estis entombigita tie.

Ankaŭ la verkisto de la 19a jarcento, diplomato kaj MP David Urquhart de Braelangwell, kiu enkondukis la turkan necesejon en Brition, estis entombigita tie.[1]

Referencoj redakti

  1. Robinson, Gertrude (1920) David Urquhart: Some Chapters in the Life of a Victorian Knight-Errant of Justice and Liberty.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 46° 26′ 31″ Nordo 6° 53′ 38″ Oriento / 46.442 °N, 6.894 °O / 46.442; 6.894 (mapo)

Fotaro redakti