Claude Garamond (1510-1561) estis franca eldonisto, publikigisto, tipodezajnisto, stampkreinto por presado establiĝinta en Parizo. Garamont laboris kiel gravuristo de stampo por presado, ia speco de majstro pri matricostampado aŭ muldoj uzataj por gravurado de metaltipoj. Li estis bretondevena kiu poste iĝis franco.

Claude Garamond
(1510-1561)
Franca eldonisto kaj publikigisto
Franca eldonisto kaj publikigisto
Persona informo
Claude Garamont
Naskiĝo 1510
en Parizo,  Francio
Morto 1561
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Okupo prestipdezajnisto • presisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kune kun Guillaume la 1-a Le Bé (1524-1598) kaj Robert Granjon (1513-1590), li estis unu el la plej famaj kreintoj de litertipoj en la 16-a jarcento. Li rimarkindiĝis kiel kreinto de la reĝaj grekaj literoj (konataj kiel "grecs du roi" aŭ grekliteroj de la reĝo), serio da fontoj je greka tiparo imitantaj la manuskriptajn modelojn samkiel faman roman tipon kiu portas sian nomon kaj estis vaste kopiita dum pasado de la historio.

Vivo redakti

 
Eldono de la Nova Testamento, far Robert Estienne (1503-1559), presita en 1550 per la reĝaj grekaj karakteroj.
 
15-jarcenta gravuristo modlante stampilon.

Claude Garamont edziĝis dufoje, unue al Guillemette Gaultier kaj post kiam ŝi mortis al Ysabeau Le Fevre. Li estis lernanto de Antoine Augereau (1485-1534) kaj tre eble li estis trejnita de Simon de Colines (1475-1546). Pli malfrue li laboris kun Geoffroy Tory (1480-1533), kies interesoj pri humanisma tipografio kaj la antikva greka majuskla litero influis la laboron de Garamont.

Tamen, Garamont elstariĝis ĉirkaŭ 1540, kiam tri el liaj grekaj litertipoj (tiam konata kiel grekliteroj de la reĝo) estis petitaj al serio da libroj laŭreĝe ordonitaj de Robert Estienne (1503-1559). Garamont kreis tiun grekan tiparon surbaze de manaj skribaĵoj far Angelo Vergecio (1505-1569), la bibliotekisto de la reĝo en Fontainebleau. La rezulto estis iu grande komplikita aro da tipoj, inklude de vasta variaĵo je alternaj literoj kaj tipografiaj ligaturoj por imiti la flekseblecon de la manskribado.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Aldo Manuzio (1449-1515)
  • Simon de Colines (1475-1546)
  • Geoffroy Tory (1480-1533)
  • Pierre Duchâtel (1480-1552)
  • Antoine Augereau (1485-1534)
  • Francisko la 1-a (1494-1547)
  • Robert Estienne (1503-1559)
  • Ange Vergèce (1505-1569)
  • Angelo Vergecio (1505-1569)
  • Robert Granjon (1513-1590)
  • Guillaume la 1-a Le Bé (1524-1598)
  • Jean de Gaigny (m. 1549)[1]
  • André Wechel (aktiva inter 1554-1573)
  • Ludoviko la 13-a (1601-1643)

Referencoj redakti