Claude Lanzmann

franca ĵurnalisto, verkisto, kinisto, kaj kin-produktoro

Claude LANZMANN (naskiĝis la  27-an de novembro 1925(nun 1925-11-27) en Bois-Colombes, mortis la 5-an de julio 2018 en Parizo) estis franca ĵurnalisto, verkisto, kinisto, kaj kin-produktoro. En 1943, 18-jaraĝa, li engaĝiĝis en la Franca rezistado en Clermont-Ferrand kaj poste en la makis-insurekcio de Aŭvernjo.

Claude Lanzmann
Persona informo
Claude Lanzmann
Naskiĝo 27-an de novembro 1925 (1925-11-27)
en Bois-Colombes, Seine,  Francio
Morto 5-an de julio 2018 (2018-07-05) (92-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée CondorcetUniversitato de Tubingeno vd
Familio
Gefratoj Jacques Lanzmann • Évelyne Rey vd
Edz(in)o Angelika Schrobsdorff • Judith Magre vd
Amkunulo Simone de Beauvoir vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistofilmreĝisoroscenaristo • membro de Franca rezistado • filmproduktoro • filma scenaristo • dokumenta verkisto • reĝisoro vd
Laborkampo filmo vd
Aktiva dum 1970–2011 vd
Verkado
Verkoj Pourquoi Israël ❦
Shoah ❦
A Visitor from the Living ❦
Sobibor, October 14, 1943, 4 p.m. ❦
The Last of the Unjust vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kunulo de Simone de Beauvoir inter 1952 kaj 1959, li sukcedis ŝin en 1986 kiel direktoro de la revuo Les Temps modernes, en kiu ŝi kunlaboris el la 1950-aj jaroj. En 1963, li edziĝis al la aktorino Judith Magre. En 1971, li kuniĝis al la germana romanistino Angelika Schrobsdorff, kaj en 1995 li edziĝis al Dominique Petithory. Li havas du gefilojn: Angélique Lanzmann, naskiĝinta en 1950, kaj Félix Lanzmann, naskiĝinta en 1993, juna studento, kiu mortis nur 23-jaraĝa, post dura lukto dujara kontraŭ "terura malsano", anoncite la 17-an de januaro 2017.[1]

Li estis reĝisoro de Shoah, dokumenta filmo de naŭ horoj kaj duono dediĉita al la neniigo de la judoj de Eŭropo en la naziaj ekstermejoj, elsendita por la unua fojo en 1985.

Filmografio redakti

  • 2013 - Le dernier des injustes
  • 2010 - Le Rapport Karski (La raporto de Karski)
  • 2001 - Sobibor
  • 1994 - Tsahal
  • 1985 - Shoah (Holokaŭsto)
  • 1972 - Pourquoi Israel (Kial Israelo)
  • 1970 - Élise ou la vraie vie

Notoj redakti

  1. Le Carnet de ce jour du Figaro.

Eksteraj ligiloj redakti