Clay-Ashland (Liberio)

Clay-Ashland estas urbeto proksimume 16 km norde de Monrovio, la ĉefurbo de Liberio. Ĝin fondis afrikdevenaj usonanoj remigrintaj ĉefe el la ŝtato Kentukio. La nomo memorigas pri Henry Clay, usona politikisto, kiu aprobis laŭgradan, iom-post-ioman liberigadon de la usonaj sklavoj kaj ilian koloniigadon de Liberio. Ashland estis la fama bieno de Clay apud la kentukia urbo Lexington. Clay-Ashland estis la ĉefurbo de la kolonio "Kentucky in Africa". Ĝi situas borde de la rivero St. Paul. La politika partio "True Whig", kiu longe regis la landon, fondiĝis en Clay-Ashland en 1869.

Clay-Ashland
urbeto
Oficiala nomo: Clay-Ashland
Ŝtato Liberio Liberio
Kantono Montserrado
Distrikto St. Paul River
Situo Clay-Ashland
 - koordinatoj 6° 25′ 21″ N 10° 43′ 29″ U / 6.42250 °N, 10.72472 °U / 6.42250; -10.72472 (mapo)
Fondita 1846
Horzono GMT (UTC0)
Situo de urbo en Liberio
Situo de urbo en Liberio
Situo de urbo en Liberio
Vikimedia Komunejo: Clay-Ashland

Fontoj redakti

Bazita sur la angla Vikipedio.