Clifford Husbands

barbada juĝisto

Siro Clifford Straughn HUSBANDS, (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1926 en Plantejo Morgan Lewis en Sankta Andreo, mortinta la 11-an de oktobro 2017 en Sankta Jakobo) estis la 6-a guberniestro ĝenerala de Barbado. Li tenis la postenon ekde la morto de Damo Nita Barrow en 1-a de junio 1996.[1]

Lia Ekscelenco
Sir Clifford Husbands
Persona informo
Naskiĝo 5-a de aŭgusto 1926
en Sankta Andreo, Barbado
Morto 11-a de oktobro 2017
en Sankta Jakobo, Barbado
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Ŝtataneco Barbado vd
Alma mater Harrison College vd
Familio
Edz(in)o Ruby C. D. Parris
Profesio
Okupo juĝistopolitikisto vd
6-a Guberniestro ĝenerala de Barbado
Dum 1-a de junio 199631-a de oktobro 2011
Antaŭulo Denys Williams (anstataŭe)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Husbands naskiĝis en Sankta Andreo, sed frekventis la <Knaban Elementan Lernejon Selah en Sankta Lucio de 1931 ĝis 1936, kaj la lernejon Parry kaj la kolegion Harrison de 1936 ĝis 1946.[1]

Post Kolegio Harrison li estis instruisto ĉe Lernejo Parry dum tri jaroj, kaj poste li iris al Londono por studi juron. Li akceptiĝis en la advokataron en 1952, kaj li reiris Barbaden por praktiki private ĝis 1954.[1]

De 1954 ĝis 1960, Husbands havis kelkajn postenojn en Grenado, Antigvo, Moncerato, Sankta Kito kaj Neviso kaj Angvilo. En 1960 li reiris Barbaden, kaj servis en la posteno de la Advokato ĝenerala dum 16 jaroj.[1]

En 1976, Husbands nomumiĝis kiel juĝisto de la Suverena kortumo, kaj li promociiĝis al juĝisto de Kasacia Kortumo en 1991 ĝis 1996.[1]

Pro la morto de Damo Nita Barrow en 1-a de junio 1996, Husbands ĵuriĝis kiel la 6-a Guberniestro ĝenerala de Barbado.

La 30-an de oktobro 2011 li surprize anoncis sian demision por la posta tago. Kvankam li ne indikis kialon, estas supozoj pri sanecaj problemoj. La oficon provizore transprenis Elliot Belgrave, juĝisto de la supera tribunalo[2].

Aljuĝoj, honoroj kaj rekonoj redakti

  • Ora Krono de Merito (1986)
  • Honora Kamarado de Barbado (1989)
  • Kavaliro de Sankta Andreo (1995)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Governor General. BGIS. Arkivita el la originalo je 2010-08-20. Alirita 30-a de decembro 2010.
  2. NationNews Arkivigite je 2011-10-31 per la retarkivo Wayback Machine, 2011-10-30 angle

Eksteraj ligiloj redakti