Clinton Joseph Davisson

Clinton Joseph DAVISSON (22-an de oktobro 1881, Bloomington, Illinois, Usono1-an de februaro 1958, Charlottesville, Virginia) estis usona teoria eksperimenta fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko[1] en 1937, divide kun la brito George Paget Thomson. Ili malkovris, ke la elektronoj povas deflankiĝi simile al la lum-ondoj, tiel ili pruvis aserton de Louis de Broglie, ke la elektronoj havas karakteron kaj de ondo, kaj de korpusklo.

Clinton Joseph Davisson
Nobel-premiito
Persona informo
Clinton Joseph Davisson
Naskiĝo 22-an de oktobro 1881 (1881-10-22)
en Bloomington
Morto 1-an de februaro 1958 (1958-02-01) (76-jaraĝa)
en Charlottesville
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de ĈikagoUniversitato Princeton • Bloomington High School vd
Familio
Edz(in)o Charlotte Davisson vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Owen Willans Richardson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Davisson (maldekstre) kaj Lester Germer (1927)

Davisson doktoriĝis en la Universitato de Princeton, poste laboris longtempe en la Bell Telephone Laboratories. Lia unua temo tie estis la ekzameno de la elektronoj, kiuj forlasas la metalojn pro termoefiko. Li pli poste partoprenis en konstruo de la elektronmikroskopo. Davisson kaj Lester H. Germer malkovris en 1927, ke la elektronfasko – refraktiĝanta desur metala kristalo – estigas difraktan bildon, simile al la rentgena radiado kaj aliaj elektromagnetaj ondoj. Tiu eksperimento kondukis al pli bona kompreno de la dualecon de la subatomaj korpuskloj, kaj tio utilis en studado de atomkerno kaj molekula strukturo.

Referencoj redakti