Clontarf (Dublino)

Clontarf (en irlanda Cluain Tarbh, paŝtejo de taŭro) estas marborda ĉeurbo de norda Dublino, en Irlando. Ĝi estas fama ĉefe pro la Batalo de Clontarf en 1014, kiam Brian Boru, Alta Reĝo de Irlando, venkis super la Vikingoj de Dublino kaj ties aliancanoj, la irlandanoj el Leinster. Tiu batalo, kiu etendiĝis al ampleksa areo, estas konsiderata kiel fino de la Irland-Vikingaj Militoj.

Clontarf
antaŭurbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 22′ N, 6° 13′ U (mapo)53.365-6.21Koordinatoj: 53° 22′ N, 6° 13′ U (mapo) [+]
Clontarf (Irlando)
Clontarf (Irlando)
DEC
Clontarf
Clontarf
Situo de Clontarf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Clontarf, Dublin [+]
vdr

Clontarf ne havas ununuran "urban centron" sed historie estis du loĝocentroj, unu en la marbordo ĉe la urbo kaj la fiŝkaptista vilaĝo de Clontarf Sheds pli norde ĉe la marbordo kie nun estas Vernon Avenue, aldone al la bieno centrita ĉe la Kastelo Clontarf. Clontarf havas vendejojn en kelkaj lokoj, ĉefe centre ĉe Vernon Avenue.

Eksteraj ligiloj redakti