Clouseau estas belga popmuzika grupo, kiu ekde sia fondiĝo meze de la okdekaj jaroj de la 20-a jarcento havis diversajn furorkantojn en Belgio kaj Nederlando. La plej konataj kantoj estas Daar gaat ze (furorkanto je la loko 2 en Nederlando en 1990) kaj Passie (furorkanto je la loko 2 en Nederlando en 1995).

Clouseau
Persona informo
TTT
Retejo http://www.clouseau.be/
vdr
Ĉefkantisto Koen Wauters dum koncerto en 2005

Clouseau fondis Bob Savenberg. Li nomis la bandon laŭ Inspektoro Clouseau, figuro, kiun li ŝatis imiti kaj laŭ kiu li ankaŭ nomis sian radiostacion.

Komence Clouseau precipe faris lokajn koncertojn. Tiuj estis tre sukcesplenaj. La kantisto Koen Wauters jam rapide forlasis la grupon por kanti por alia loka bando, sed en 1987 li tamen konvinkiĝis reveni.

En 1987 ili estis definitive malkovritaj dum Marktrock en Loveno. De ilia unua unukanta disko Brandweer ili vendis 427. En novembro de tiu sama jaro sekvis ilia televida debuto.

En 1989 Clouseau partoprenis en la belga antaŭrondo de la Eŭrovido-Kantokonkurso kun la kanto Anne. Clouseau finis je la dua loko, sed Anne furoregis en Belgio kaj ankaŭ iom en Nederlando. Clouseau iĝis tre populara en Belgio. En 1989 la bando eldonis sian unuan albumon, Hoezo?.

En 1990 ilia disko Daar gaat ze iĝis tre sukcesa en Belgio kaj Nederlando. Sekvis pluraj sukcesplenaj diskoj. En septembro de tiu jaro forlasis la grupon Tjen Berghmans.

En oktobro 1990 aperis ilia dua albumo Ofzo. En marto 1991 Karel Theys forlasis la grupon, post kio Clouseau nur nombris tri membroj. En tiu jaro Clouseau finis je la 16a loko en la Eŭrovido-Kantokonkurso, sed tiu evento ja signifis la Eŭropan trarompon. La angla albumo Close Encounters precipe en Germanio estis sukcesa. En tiu periodo ankaŭ eldoniĝis viva albumo.

En majo de la jaro 1992 denove aperis nederlandlingva albumo Doorgaan. Samtempe Clouseau komencis eŭropan turneon kiel antaŭprogramo de Roxette. Ilia dua anglalingva albumo In every small town estis rekordita en decembro 1992 en Los Angeles.

En 1995 aperis la albumo Oker. Ĝi inkluzivis la kanton Passie. Fondinto Bob Savenberg en 1996 forlasis la grupon. En septembro 1996 aperis la albumo Adrenaline (albumo). Post esti eldoninta tiun ĉi albumon sekvis granda turneo.

La 22-an de decembro 1998 la kantisto Koen Wauters edziĝis kun la iama prezentistino de aktualaĵoj en televido Carolyn Lilipaly (jam en la jaro 2002 ili disiĝis denove). En 1999 aperis la albumo In Stereo. Clouseau ankaŭ komencis novan turneon. Koncerta albumo de Clouseau aperis en la jaro 2000. Tiam Clouseau ankaŭ ekis novan turenon tra Belgio kaj Nederlando.

En la aŭtuno de 2001 aperis nova albumo, En Dans. Tiu ĉi albumo sonis malsimile kiel ĉiuj antaŭaj diskoj de 'Clouseau. Laŭ la kantisto Koen temas pri pli moderna kaj aventura disko. En Dans iĝis tre sukcesa. La KD dum 11 semajnoj estis je la unua loko en la belga 'Ultratop 50' de albumoj.

En decembro 2001 Clouseau dufoje ludis en la antverpena Sportpaleis, post kiam la turneo En Dans komenciĝis (2002). Ili entute faris 74 koncertojn.

Decembro intertempe estis la regula 'Clouseau Sportpaleis monato', ĉar ankaŭ en 2002 ili tie koncertis. Ĉi-foje la salono naŭfoje pleniĝis. Post tiu ĉi sukcesa evento eldoniĝis DVD-o Clouseau live in het Sportpaleis.

En 2003 por la dua fojo okazis turneo kun la nomo Zingt. Ĉifoje Clouseau precipe koncertis en teatrejoj kaj grandparte de la repertuaro konsistis el kovraĵoj.

En decembro 2003 Clouseau denove koncertis en la Sportpaleis en Antverpeno. Kaj denove ili superis la antaŭan jaron: 14-foje elvendita (240.000 homoj).

Je la 16a de aprilo 2004 anonciĝis ke la amikino de Koen Wauters, Valerie De Booser (24), gravedis. Je la 17a de julio ili geedziĝis (la geedziĝo estis jam planita antaŭ la gravediĝo). La 25-an de oktobro 2004 naskiĝis Zita.

Je la 1a de oktobro 2004 aperis novan albumon, Vanbinnen. Jam dum la antaŭvendoj tiu ĉi albumo en Belgio estis tre sukcesa. En decembro-jaunaro estis 14 koncertoj en la Sportpaleis. En 2005 denove okazos turneo Vanbinnen tra tuta Flandrio.

Membroj de la grupo redakti

  • Tjen Berghmans (ĝis septembro 1990)
  • Karel Theys (ĝis marto 1991)
  • Bob Savenberg (ĝis 1996)
  • Kris Wauters
  • Koen Wauters

Superrigardo de la furorkantoj redakti

bazitaj je donitaĵoj de la listo de nederlandaj 40 Furorkantoj

  • 1989 tip Anne
  • 1990 #2 Daar gaat ze
  • 1990 #12 Louise
  • 1990 #8 Wil niet dat je weg gaat
  • 1990 #13 Heel alleen
  • 1990 #10 Domino
  • 1991 #28 Ik wil vannacht bij je slapen
  • 1991 #17 Geef het op
  • 1991 tip Hilda
  • 1992 #18 Altijd heb ik je lief
  • 1992 #26 Vanavond ga ik uit
  • 1992 tip Ben je daar vannacht
  • 1993 tip Take me down
  • 1995 #6 Laat me nu toch niet alleen
  • 1995 #1 Passie
  • 1995 #11 Zie me graag
  • 1995 tip Een miljoen vlinders
  • 1996 #32 Samen
  • 1996 #37 Nobelprijs
  • 1997 tip Door de muur
  • 1999 tip Niets meer
  • 1999 tip Heb ik ooit gezegd

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retpaĝo de Clouseau