Cocila lingvo

(Alidirektita el Cocila Lingvo)

La cocila lingvo (cocile batz'i k'op, hispane tzotzil) estas majaa lingvo parolata en Chiapas, Meksiko. Ekzistas pluraj dialektoj de la cocila. La informoj de tiu ĉi paĝo temas ĉefe pri la dialekto parolata en Sinakantano, Chiapas, Meksiko.

Cocila lingvo
batz'i k'op
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Ch'olan
Parolata en Meksiko
Parolantoj 265,000 (1 990)
Skribo latina depost la venko fare de

la hispanoj

Lingvistika klasifiko
Majaa,
Ĉola-Celtala,
Celtala
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 myn
  ISO 639-3 tzo
  SIL tzo
  Glottolog tzot1259
Angla nomo Tzotzil
Franca nomo tzotzil
vdr

Cocila literumado redakti

Vokaloj redakti

antaŭe meze malantaŭe
alte i u
meze e o
malalte a

Konsonantoj redakti

lipa gingiva palata vela glota
plozivo p t k `
afrikato tz ch
plozivo/afrikato kun glotfermo p' `b t' tz' ch' k'
frikativo v s x j
nazalo m n
flanka l
kvazaŭvokala y

La konsonantaro iom similas tiun de la keĉua lingvo. Malmultas voĉaj konsonantoj, kaj anstataŭe estas senvoĉaj kun glotfermo.

Eksteraj ligiloj redakti