Coco Chanel [koKO ŝaNEL] nome Gabrielle Bonheur Chanel (19a de aŭgusto 188310a de januaro 1971)[1] estis franca modo-desegnisto, fasonistino kaj fondinto de la firmao Chanel. Kun Paul Poiret, Chanel estas konsiderata kiel liberigantino de virinoj el la subpremado de la "senkorseta silueto" kaj popularigantino de la akceptado de sporta, neformala ŝika aspekto kiel ina standardo en la epoko post la Unua Mondmilito. Estante fekunda modokreanto, la influo de Chanel etendiĝis trans la vesto-fasonado. Ŝia estetika desegnomaniero estis aplikita en juvelarto, mansakoj, kaj parfumoj. Ŝia marka parfumo, Chanel No. 5, iĝis ikona produkto. Ŝi estas la nura mododezajnistino listita en la listo de la 100 plej influaj personoj de la 20a jarcento farita de Time.[2]

Coco Chanel
Persona informo
Naskonomo Gabrielle Bonheur Chanel
Aliaj nomoj Coco Chanel
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1883 (1883-08-19)
en Saumur
Morto 10-an de januaro 1971 (1971-01-10) (87-jaraĝa)
en Hotelo Ritz, Parizo
Tombo Bois-de-Vaux Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Albert Chanel
Patrino Jeanne Devolle
Edz(in)o
Amkunulo Étienne Balsan • Hans Günther von Dincklage • Boy Capel • Grand Duke Dmitri Pavlovich of Russia
Parencoj André Palasse
Okupo
Okupo mododezajnisto • textile designer • komerca estro • modisto • grand couturier • kostumdezajnisto
TTT
Retejo https://chanel.com
vdr

Chanel famiĝis pro sia longdaŭra decidemo, ambicio, kaj energio kion ŝi aplikis al sia profesia kaj socia vivoj. Ŝi atingis sukceson kaj kiel negocistino kaj kiel socia gravulino danke al la konektoj kiujn ŝi faris pere de sia laboro. Tio inkludis multajn artistojn kaj profesiulojn por kiuj ŝi iĝis patrono. Tamen la vivo kiun Chanel elektis generis polemikojn, partikulare pro sia konduto dum la germana okupado de Francio dum la Dua Mondmilito.[3]

Referencoj redakti

 
Marka parfumo de Chanel, Chanel No. 5
  1. Madamoiselle Chanel: The Perennially Fashionable. Chanel. Alirita 13a de oktobro 2006.
  2. Horton, Ros. (2007) Women Who Changed the World. Quercus. ISBN 978-1-84724-026-2.
  3. Vaughan, Hal (2011). Sleeping with the enemy: Coco Chanel's secret war. New York: Knopf. ISBN 978-0-307-59263-7. p. xix

Bibliografio redakti

  • Vaughan, Hal. (2011) Sleeping with the enemy: Coco Chanel's secret war. New York: Knopf. ISBN 978-0-307-59263-7.
  • Walsh, Stephen. (1999) Stravinsky: A Creative Spring. Alfred A. Knopf. ISBN 0-679-41484-3.


Plia legado redakti

  • Charles-Roŭ, Edmonde. (2005) The World of Coco Chanel: Friends, Fashion, Fame. Thames & Hudson. ISBN 978-0-500-51216-6.
(Reviewed in The Montreal Review)


Eksteraj ligiloj redakti