Colaptes estas genro de birdoj de la familio de Pegedoj kaj tribo Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en Ameriko. Colaptes devenas el la antikva greka verbo kolapto, bekofrapi.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Colaptes
Brustornama pego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Colaptes
Swainson, 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Probable la plej fama membro de la genro Colaptes estas la Brustornama pego, Colaptes auratus, konata en partoj de suda Usono kiel 'Yellowhammer' (flava martelo). Tiu birdo estas la ŝtata birdo de Alabamo, kaj la ŝtata kromnomo estas la 'Yellowhammer State' (Flavmartela Ŝtato).

Taksonomio redakti

Tiu genro povas esti dividita en du grupoj: Tiuj de la subgenro Colaptes estas sveltaj kaj pli surteremaj specioj kun kutime kolormarkitaj kapopintoj. Ili ĉeestas la tutan Amerikon escepte en polusaj regionoj. Tiuj de la subgenro Chrysoptilus estas pli arbaraj specioj; preskaŭ ĉiu havas ruĝan nukon kaj diferenckoloran kronon. Ili troviĝas en Sudameriko; grupo de tri specioj iam oni supozis, ke apartenas al Piculus tra la mezamerika Cordillera norden ĝis Meksiko (Benz et al., 2006).

  • Subgenro Colaptes
    • Brustornama pego, Colaptes auratus
    • Brustomakula pego, Colaptes chrysoides, chrysoides signifas kvazaŭ oro.
    • Fernandina pego, Colaptes fernandinae, endanĝerita birdo indiĝena en Kubo. Fernandina estis iama nomo de Kubo.
    • Ĉilia pego, Colaptes pitius. La specifa nomo devenas el la birda karaktera alvoko, kiu sonas kiel "pitiu-pitiu-pitiu".
    • Anda pego, Colaptes rupicola. La specifa nomo signifas “loĝanto de rokaro”..
    • Kampopego, Colaptes campestris. La specifa nomo signifas ”kamparano”, pro la preferata habitato, tio estas malferma kamparo.
  • Subgenro Chrysoptilus
    • Nigrokola pego, Colaptes atricollis. La specifa nomo signifas “malhelkola”.
    • Punktobrusta pego, Colaptes punctigula. La specifa nomo signifas “punktita gorĝo” de punctatus kaj gula.
    • Verdonigra pego, Colaptes melanochloros. La specifa nomo signifas “nigra kaj verda” el la antikva greka melanos kaj ĥloros.
      • Orbrusta pego, Colaptes melanochloros melanolaimus. La suda subspecio de la Verdostria pego estas foje konsiderata diferenca specio.
    • Orverda pego, Colaptes rubiginosus. La specifa nomo signifas “rustoplena” pro la koloro de la flugiloj kaj dorso.
    • Grizkrona pego, Colaptes auricularis. La specifa nomo signifas”orela” pro la bildo de la kapo de la specio.
    • Skarlatdorsa pego, Colaptes rivolii, kiu ricevas la nomon pro André Masséna, duko de Rivoli.

Referencoj redakti

  • Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021