Colima estas la ĉefurbo de la meksika subŝtato Colima kaj samtempe la ĉefurbo de la samnoma komunumo Colima. La urbo situas en la centro-okcidenta parto de Meksiko ĉe la pacifika oceano, ĉirkaŭ 500 kilometroj okcidente de la urbo de Meksiko (aere). La urbo kreskas forte en la lastaj jaroj. Kune kun la komunumoj Villa de Álvarez, Comala, Coquimatlan kaj Cuauhtemoc ĝi formas metropolitenan zonon, kun 294.137 loĝantoj (2005).

Colima
urbo • urbego • loĝlokoj de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Colima
Poŝtkodo 28000–28090
Kodo laŭ INEGI 06002
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 132 273
Loĝdenso 3 266 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 15′ N, 103° 44′ U (mapo)19.242922222222-103.72811888889Koordinatoj: 19° 15′ N, 103° 44′ U (mapo)
Alto 550 m
Areo 668,2 km² (66 820 ha)
Horzono UTC -6
Colima (Colima)
Colima (Colima)
DEC
Colima
Colima
Situo de Colima
Colima (Meksiko)
Colima (Meksiko)
DEC
Colima
Colima
Situo de Colima

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Colima City [+]
vdr
Hotel Ceballos en Colima.
Katedralo: Basilica Menor de Colima.
Registara Palaco.
Episkopejo de Colima.

Geografio redakti

La urbo estas en la jaro 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) havis 123 597 loĝantojn kaj ĝi situas ĉirkaŭ 530 metrojn super la marnivelo.

Ekonomio redakti

La urbanoj ĉefe dediĉas sin al la komerco kaj al servoj (administrado; turismo).

Edukado redakti

La universitato de Colima estas la plej granda universitato de la provinco Colima. Komence oni instalis la juran kaj kontistan fakultaton. La universitato fondiĝis en je la 16-a de septembro 1940, kiel "Popola Universitato de Colima" (Universidad Popular de Colima). Ekde la 25-a de aŭgusto 1962 ĝi ricevis la sendependecon kaj ĝi fariĝas aŭtonoma de la subŝtata eduka sistemo. Nun ekzistas plej diversaj fakultatoj, kiel ekzemple: arkitekturo, biologio, ekonomio, eksterlandaj lingvoj, juro, kemio, medicino,pedagogio, politikaj sciencoj, scienco.