Collegium Marianum (Erfurto)

La Mario-Kolegio (latine: Collegium Marianum) estas historia konstruaĵo en la urbokerno de Erfurto, Mainzerhofstraße nr 11. Ĝi famas pro la renkontiĝo de Martin Luther kaj Jodocus Trutfetter por teologiaj interparoladoj.

Memortabulo pri la interparolado inter Trutfetter kaj Luther.
La Mario-Kolegio

Priskribo redakti

Nur malmultaj konstruaĵoj el la gloroza tempo de la mezepoka erfurta universitato ankoraŭ originale konservitis. La iama ĉefa ejo Collegium Maius (restaŭrita respektive reproduktita en 2011) des pli gravas. La nur kelkajn paŝojn pli sude situinta ejo de la fama bibliojkolektanto Amplonius Rating de Berka ne plu ekzistas kaj anstataŭigitis per moderna loĝadkomplekso. La sama sorto trafis la Mario-Kolegion en la nuna Mainzerhof-strato. Ĝi estis sidejo de la jurscienca fakultato kaj unu el la grandaj kolegioj. Donace fondis ĝin en la 1448-a jaro la kanoniko de la Mario-konvento Heinrich Gerbstedt. Estis malfermita tiu ĉi kolegio ankaŭ al teologoj sed tamen ĝi pli famas kiel centro de jursciencoj sub la kromnomo Norda Bolonjo.

Dum la epoko de Reformacio la ejo pluse ekfamis kiel agadoloko de Lutero, kvankam Lutero baldaŭ post la ekstudentado interrompis la en somero 1505 komencitan studon de jursciencoj por frokuliĝi en la Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto. Pli intima rilato de Lutero al la porjurista kolegio sekve ne plu iĝis. Krome tute ne klaras ĉu li vere tie ĉi aŭ en la Collegium Amplonianum (aliloke en Erfurto) studadis. Sendubas tamen ke en majo de 1518 okazis surloke gravega interparolado inter la reformanto kaj lia iama instruisto kaj universitata rektoro Jodocus Trutfetter. Je la bedaŭro de Lutero tiu ĉi refutis la reformaciajn ideojn.

Tamen, la doktrinoj de Lutero pli fruktoportaj estis inter aliaj universitatanoj kaj ĉe multaj burĝoj. Ekde la komenco de Reformacio troviĝis anoj de la nova kredo en Erfurto kaj la iam de Lutero frekventitaj lokoj estiĝis tre frue veraj pilgrimlokoj (i.a. la menciita monakejo kiel Lutero monakiĝis). Memorigi onin je tiuj lokoj estis poste la tasko de la Societo historia de Erfurto. Jam je la komenco de la 20-a jarcento tial muntitis memorigtabulo kiu tekstas: "Hier stand ehemals das Collegium Marianum, in dem Dr. Jodocus Trutfetter, der bedeutendste scholastische Philosoph seiner Zeit, am 9. Mai 1518 mit Dr. Martin Luther seine berühmte Unterredung hatte." Ŝajne tiutempe ankoraŭ sufiĉas tiaĵo kaj la tabulinstalintoj povis esti certaj ke la konkreta enhavo de la menciita interparolado al ĉiuj preterirantoj estus konata...

Literaturo redakti

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm (Thüringen Bibliothek, vol. 11), Essen 2013.

Eksteraj ligiloj redakti