Colo

eŭropa mezurunuo de longo

Colo estas malnova malgranda komunuza mezurunuo de longo, (germane "Zoll", france "pouce", ruse "Дюйм", angle "inch", svede "tum") valoranta proksimume 25 milimetrojn. Nuntempe ankoraŭ uzata ekzemple en Usono, kie ĝi valoras aŭ 25,4 milimetrojn (internacia colo) aŭ 25,4/0,999998 milimetrojn (usona termezura colo). Dek du coloj egalas unu futo (angle "foot").

Deveno: Kiel multaj malnovaj mezurunuoj (ekz. ulno, klafto) la colo havis bazon en la homa korpo. Tradicie oni difinas ĝin kiel longon de la lasta, movebla parto de dikfingro.

Ĝi ankoraŭ estas unu el la ĉefaj mezurunuoj en Usono, kaj estas ofte uzata en Kanado. Ofte en Usono, Kanado, Britio, kaj Novzelando, personaj altecoj estas priskribita en futoj kaj coloj. Tamen en Kanado kaj Novzelando, oficialaj dokumentoj nun utiligas metro-sistemon.

Necesas rimarki, ke malgraŭ malpliiĝo de ĝenerala uzo, colo estas vastege uzata en komputiko, kie preskaŭ ne estas uzata metro-sistemo.

Eksteraj ligiloj redakti