Kolumbia (personigo)

(Alidirektita el Columbia (nomo))

Kolumbio (angle Columbia prononcado |k|ə|ˈ|l|ʌ|m|b|i|ə; respektive |kə|LUM|bee-ə) estas historia kaj poezia nomo uzita por Usono kaj ankaŭ kiel unu el la nomoj de ties ina personigo.

Personigita Columbia en usonflagaj robo kaj friga ĉapo, kiu signifas liberon, el patriota afiŝo de la Unua Mondmilito.

Ĝi estis tialo de nomoj de multaj personoj, lokoj, objektoj, institucioj, kaj entreprenoj; ekz., Columbia University, la Distrikto Columbia (ŝtata ĉefurbo), kaj la ŝipo Columbia Rediviva, kiu ŝuldas sian nomon al la rivero Columbia.

Bildoj de la Statuo de Libereco ege anstataŭis Columbia kiel ina simbolo de Usono ĉirkaŭ 1920.[1]

Columbia estas toponimo de Nova Latino, uzata jam ekde la 1730-aj jaroj fare de la Dek tri Kolonioj, (ankoraŭ en la formo Colombia). Ĝi originiĝis el la nomo de Kristoforo Kolumbo kaj el la finaĵo -ia, komuna en latinaj nomoj de landoj (paralele Britannia, Gallia ktp.).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Donald Dewey. (2007) The Art of Ill Will: The Story of American Political Cartoons. NYU Press, p. 13.

Referencoj redakti

  • George R. Stewart. Names on the Land. Houghton Mifflin Company: Boston (1967).

Eksteraj ligiloj redakti