Columbus (Misisipio)

urbo en Misisipio, Usono

Columbus estas urbo en Usono. Ĝi situas precipe oriente, sed parte ankaŭ norde kaj nordoriente de la Rivero Tombigbee, en la kantono Lowndes, Misisipio, kaj estas la administra centro de la kantono. Laŭ la censo de 2000 en la urbo estis 25 944 loĝantoj, laŭ tiu de 2010 estis 23 640. Kun la najbaraj urboj Starkville kaj West Point de la sama subŝtato ĝi formas triurbaton nomatan "ora triangulo".

Columbus
urbo de Usono • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 39701–39705 • 39701
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 084  (2020) [+]
Loĝdenso 360 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 30′ N, 88° 25′ U (mapo)33.501666666667-88.415Koordinatoj: 33° 30′ N, 88° 25′ U (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 66,955376 km² ( 669 5.5 376 ha) [+]
Columbus (Usono)
Columbus (Usono)
DEC
Columbus
Columbus
Situo de Columbus

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Columbus, Mississippi [+]
vdr
iom da fotaj impresoj pri la urbo

Etimologio redakti

La urba nomo, facile diveneble, aludas al la navigisto Kristoforo Kolumbo, kiel multaj aliaj toponimoj de Ameriko kaj norda kaj suda.

 
historia poŝtkarto pri la vaporboato "American" sur la rivero en la urbo Columbus inter la jaroj 1890 kaj 1920