Comedian Harmonists

La grupo Comedian Harmonists estis internacie konata ses-persona Berlina kantista ensemblo, kiu kune publike koncertis inter la jaroj 1927 kaj 1935. Ili kantis ses-voĉe, plej ofte nur akompanate de piano, foje ankaŭ sen ajna instrumenta akompano, kaj malgraŭ la anglalingva nomo preskaŭ ekskluzive prezentis kanzonojn en la germana lingvo. Iom ironie troigante, ili flegis tre emocioplenan kantostilon kvazaŭ de operetaj solistoj, kaj iĝis modelo por multaj postaj voĉ-solistaj muzikaj ensembloj.

Populariĝo kaj disfalo de la grupo redakti

La ses membroj de la grupo estis

 
la grupo "Comedian Harmonists" dum 1930 (de maldekstre: Robert Biberti, Erich Collin, Erwin Bootz, Roman Cycowski, Harry Frommermann, Ari Leschnikoff)
Ari Leschnikoff [prononco "Ari Leŝnikof"] (1897–1978) 1-a tenoro
Erich A. Collin [pron. "Erih' Kolin"] (1899–1961) 2-a tenoro
Harry Frommermann [pron. "Hari Fromaman"] (1906–1975) 3-a tenoro
Roman Cycowski ["Roman Cicovski"] (1901–1998) baritono
Robert Biberti (1902–1985) baso
Erwin Bootz ["Eavin Bots"] (1907–1982) pianisto

La grupo fine de la jaro 1927 fondiĝis en la loĝejo de Harry Frommermann en la urbokvartalo Friedenau de Berlino. Ĉe la domo nuntempe memortabulo atestas pri la grupofondo.

Inspiritaj de la sonregistraĵoj de la usona kantista ensemblo The Revelers, la kantisto Harry Frommermann la 18-an de decembro 1927 en la loka gazeto Berliner Lokal-Anzeiger estis aperiginta anonco, kiu serĉis tenoron kaj bason, profesiajn kantistojn maksimume 25-jarajn, kun escepte belsonaj voĉoj por unika muzika ensemblo. Al la anonco respondis inter aliaj kandidatoj Robert Biberti, profesia kantisto en la ĥoro de la privata Granda Teatro (Großes Schauspielhaus) de Berlino, kiu alportis siajn ĥorajn kolegojn Ari Leschnikoff kaj Roman Cycowski. Leschnikoff siavice al la grupo alportis sian konaton, la pianiston Erwin Bootz. Erich Collin nur ekde la jaro 1929 iĝis sesa membro de la grupo. La 28-an de septembro 1928 la grupo unuafoje koncertis en la Granda Teatro de la berlina kabaredo-posedanto Erik Charell. Komence la ensemblo nur prezentiĝis kiel programero de pli granda vespera revuo, sed jam per la ankoraŭ malgranda repertuaro de kanzonoj la kantistoj gaste koncertis en ĉirkaŭaj urboj. Aparta sukceso estis koncerto fine de la jaro 1929 en Lepsiko. Kuraĝigite pro tiu sukceso, la grupo por la jaro 1930 organizis koncertan turneon tra Germanlingvio. La premiero la 26-an de januaro 1930 iĝis spektakla sukceso, kaj kanzonoj kiel Veronika, der Lenz ist daMein kleiner grüner Kaktus entuziasmigis internacian publikon.

Post post kiam la nacisocialistoj akiris la potencon en 1933, la grupo publike daŭre estis populara, sed pli kaj pli havis administrajn problemojn, ĉar tri el la grupanoj - Frommermann, Cycowski kaj Collin – estis judoj. Ekde majo 1934 la grupo pro la judaj membroj havis malpermeson koncerti en Germanio, kaj ĝis la ŝtate premita malfondo de la grupo nur povis koncerti en la ĉirkaŭaj landoj. Inter la kulminoj de la internacia turneo de 1934 estis koncerto sur la ŝipego USS Saratoga de la usona mararmeo en Novjorko.

La tri judaj grupanoj fine dum la jaro 1935 pro la politike pli-kaj-pli neeltenebla situacio en Nazia Germanio elmigris. Inter la jaroj 1935 kaj 1941 ekzistis du "heredaj" ensembloj: la restaj tri nejudaj grupanoj kompletigis sian ensemblon en Germanio per tri novaj muzikistoj kaj plu koncertis sub la nomo Meistersextett ("majstra sesopo"). La tri judaj membroj faris la samon, ankaŭ kompletigis sian ensemblon per tri novaj muzikistoj kaj plu koncertis sub la nomo Comedy Harmonists.

Ĉiuj ses membroj de la grupo sukcesis pretervivi la Duan Mondmiliton, sed neniam plu komune koncertis.

Aparte konataj kanzonoj redakti

  • Das ist die Liebe der Matrosen (verkistoj Werner Richard Heymann / Robert Gilbert) – 1931
  • Der Onkel Bumba aus Kalumba (Hupfeld / Rotter / Robinson) – 1932
  • Ein Freund, ein guter Freund (Heymann / Gilbert) – 1930
  • Gitarren spielt auf (Ludwig Schmidseder / Ralph Maria Siegel) – 1934
  • Ich hab’ für Dich ’nen Blumentopf bestellt (Bootz / Gerd Karlick) – 1930
  • Irgendwo auf der Welt (Heymann / Gilbert) – 1932
  • Kleiner Mann, was nun? (Bootz) – 1933
  • Liebling mein Herz läßt Dich grüßen (Heymann / Gilbert) – 1930
  • Mein kleiner grüner Kaktus (Dorian / Herda) – 1934
  • Schöne Isabella aus Kastilien (Bootz / Karlick) – 1932
  • So ein Kuß kommt von allein (Franz Grothe) – 1933
  • Veronika, der Lenz ist da (Walter Jurmann / Fritz Rotter) – 1930
  • Wochenend’ und Sonnenschein (Ager/Charles Amberg) – 1930. La melodio estas de la anglalingva kanto Happy Days Are Here Again (1929) de Milton Agers.

La grupo "Comedian Harmonists" en filmoj kaj muzikaj teatraĵoj redakti

La dokumenta filmisto Eberhard Fechner dum 1976 havis la eblecon intervjui la kvar tiumomente ankoraŭ vivantajn grupanojn. Rezulto estis la tre atentata duparta dokumenta filmo Die Comedian Harmonists – Sechs Lebensläufe ("La Comedian Harmonists – ses vivovojoj"), kiu signife kontribuis al la rekonatiĝo de la grupo, pli ol 40 jarojn post sia malfondo.

En 1997 la reĝisoro Joseph Vilsmaier produktis la kinejan filmon "Comedian Harmonists", kiu rakontis la grupan historion, libere ŝanĝante iujn detalojn. Dum la sama jaro la komponisto Franz Wittenbrink kaj tekstisto Gottfried Greiffenhagen verkis samnoman muzikan teatraĵon pri la populariĝo kaj disfalo de la grupo.

Eksteraj ligiloj redakti