Common Voice

projekto por krei liberan multlingvan voĉan datumbazon


Common Voice, en Esperanto Komuna Voĉo, estas projekto de la Mozilla-Fondaĵo por krei liberan datumbazon por komputila parolrekonado (ankaŭ nomata 'voĉrekonado'). La celo estas krei bonegan voĉan rekonilon kaj povi rekoni ajnan voĉon, ajnan akĉenton. La projekton subtenas volontuloj, kiuj per mikrofono povas registri frazojn, kaj kiuj povas per aŭskultilo validigi registraĵojn de aliuloj.[1]

'Common Voice'
Infografiko pri kiel uzi la programaron Common Voice
datenaro pri voĉo • amaskunlaboro
Priskribo projekto por krei liberan datumbazon por komputila Parol-rekonado.
Retadreso commonvoice.mozilla.org
Posedanto Mozilla-Fondaĵo
vdr
Common Voice
emblemo
datenaro pri voĉo • amaskunlaboro
Komenco 19-a de junio 2017 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kontribuado al la projekto estas tre simpla kaj postulas neniun registriĝon, kvankam eblas indiki salutnomon, retpoŝton kaj la originon (akĉento). Oni povas kontribui per du manieroj, ĉefe: "Paroli" aŭ "Aŭskulti". La retejo povas esti uzata kun labortablaj kaj moveblaj aparatoj, tamen por la operaciumo IOS necesas instali la oficialan aplikaĵon de la App Store.

Ekde januaro 2021 la projekto akceliĝis, kiam esperantistaj uzantoj de la ĉifromono Miriado decidis stimuli la projekton per transpagoj al voĉlegantoj. [2]

Kontribui "Parolante" redakti

Irante al la oficiala retejo de la projekto, iru al la sekcio "Paroli" kaj registru la frazojn, kiuj aperas sur la ekrano.

Kontribui "Aŭskultante" redakti

Per la sekcio "Aŭskulti" oni povas kontribui, reviziante la frazojn registritajn de aliaj uzantoj, do kontrolante, ke la registrita frazo kongruas kun la reala frazo.

Konto-kreado redakti

Oni ankaŭ povas registri konton kaj aliri "rezervitan" areon: Panelo. En ĉi tiu sekcio oni povas vidi la rangotabelon de kunlaborantoj el la tuta mondo aŭ nur la lingvojn al kiuj oni kontribuas. Dank' al la konto eblas ankaŭ spuri la progresojn faritajn: kiuj estas la registritaj frazoj, kiom el tiuj estas aprobitaj, kaj ankaŭ la procento el la validigitaj frazoj. Oni ankaŭ povas "forigi" sian profilon iam ajn. Tiamaniere la registritaj frazoj estos forigitaj el la aro de datumoj.

Elŝuti la datumbazon redakti

La datumbazo estas disponebla laŭ la permesilo CC0.[3][4]. En Junio 2020 la datumbazon havis pli ol 83 horojn da voĉregistroj en Esperanto, faritaj de pli ol 505 personoj. Nur 9% de la voĉoj estas inaj; krome, homoj pli junaj ol 18 aŭ pli maljunaj ol 40 estas subreprezentitaj en la datumbazo.

La datumaroj estas publike kaj senpage elŝuteblaj el la sekcio "Datumaroj". Oni povas elŝuti la preferatan lingvon el tiuj disponeblaj. Estas, antaŭ ol elŝuti, iuj informoj kiel la grando de la dosiero, la horoj da validigitaj dosieroj, la totalaj horoj, la nombro de voĉoj, akĉentoj, aĝoj, sekso kaj aliaj datumoj.

Datumaroj en Esperanto[5]
versio grandeco validigitaj horoj / Entutaj horoj nombro de voĉoj detaloj
2019-02-25 176 mb 4/6 53 21% Vira 10% Ina
2019-06-11 450 mb 13/16 129 51% Vira 11% Ina
2019-06-24 447 mb 13/16 129 51% Vira 11% Ina
2019-12-10 1 GB 35/41 215 79% Vira 7% Ina
2020-06-22 2 GB 83/89 505 73% Vira 9% Ina
2020-12-11 3 GB 90/102 574 74% Vira 8% Ina
2021-07-21 17 GB 748/844 1 066 72% Vira 9% Ina
2022-01-19 37 GB 1407/1856 1 415 69% Vira 11% Ina
2022-04-27 37 GB 1430/1864 1 498 69% Vira 11% Ina

Rezultoj redakti

Programoj:

  • La sistemo "Vosk" de la firmao Alpha Cephei havas erarofteco de 7.24%. Eblas uzi ĝin i.a. por krei subtekstojn en la programo Kdenlive. [6]
  • En 2022 Jakob Nordfalk kreis la android-a apo "Esperanta Parolrekono", kiu uzas vosk por krei voĉan klavaron en Esperanto por poŝtelefonoj uzante Vosk.[7]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti