Comodoro Rivadavia

Comodoro Rivadavia (pli simple Comodoro) estas urbego, marhavena urbo, universitata urbo kaj diocezo en sudorienta Argentino laŭ la Atlantiko en provinco Ĉubutio.

Comodoro Rivadavia
urboaŭtonoma municipo de Argentino • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 730 266  () [+]
Loĝdenso 1 332 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 52′ S, 67° 30′ U (mapo)-45.866666666667-67.5Koordinatoj: 45° 52′ S, 67° 30′ U (mapo) [+]
Alto 61 m [+]
Areo 548,2 km² (54 820 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Comodoro Rivadavia (Ĉubutio)
Comodoro Rivadavia (Ĉubutio)
DEC
Comodoro Rivadavia
Comodoro Rivadavia
Situo de Comodoro Rivadavia
Comodoro Rivadavia (Argentino)
Comodoro Rivadavia (Argentino)
DEC
Comodoro Rivadavia
Comodoro Rivadavia
Situo de Comodoro Rivadavia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Comodoro Rivadavia [+]
vdr
Blazono de Comodoro Rivadavia

Bazaj informoj redakti

 
Panoramo en Comodoro

Geografio redakti

Comodoro situas en la sudorienta angulo de la provinco inter Atlantiko kaj malaltaj montetoj laŭ golfo. Neuquén troviĝas 771, Mar del Plata 1200, La Plata 1458, Bonaero 1459, Quilmes 1464, Rosario 1550, Paraná (Argentino) 1682, San Miguel de Tucumán 2128, Saltaurbo 2152 km.

Historio redakti

 
Haveno de Comodoro

La areo komence estis paŝtejo por ŝafoj. La haveno estis fondita en 1901. Tiutempe alvenis ĉefe buroj kaj kimroj. La urbo estis nomita je honoro de politikisto Martín Rivadavia. La buroj volis kultivi la teron, sed akvo ne vsufiĉis. Oni boris putojn, fine en 1907 oni trovis anstataŭ akvo naftojn en la profundeco kaj la urbeto tuj graviĝis. En 1922 petrola firmao kaŭzis la evoluon de la urbo. La proksima stranda feriejo Rada Tilly estis fondita en 1948, kiu eĉ hodiaŭ estas grava nabo por turismo en Argentino.

Ekonomio redakti

 
Universitato de Comodoro

La komercaj kaj industriaj agadoj el la grandurbo estas la plej gravaj en la regiono. La ĉefokupoj estas: produktado de kemiaĵoj, ŝipoj, metalurgiaĵoj, nutraĵoj. Comodoro sendas tergasojn kaj oleojn al Bonaero.

Klimato redakti

Comodoro situas en duonarida klimato. La averaĝa temperaturo estas 13 °C, tio somere estas 20 °C kun seko (en januaro), en julio averaĝe 7 °C. Jare pluvas malpli ol 250 mm.

Trafiko redakti

 
Moderna katedralo de Comodoro

Comodoro havas internacian flughavenon kaj gravas la havenoj ekzemple Puerto Antonio Morán. Nacia aŭtovojo iras al Bonaero.

Vidindaĵoj redakti

 
Larĝa panoramo en Comodoro Rivadavia


Fontoj redakti