La Compaq Portable pezis ĉ. 10.5 kg, havis 5-Mhz-an Intel 8088 centran procesoron, du diskilojn kontraŭ unu ĉe la Commodore SX-64, 9-colan ekranon (monokromata teksta). Plej grava estis ĝia kongrueco kun MS-DOS, kio permesis uzi programojn funkciantajn ĉe la operaciumo. La korpo de la Compaq Portable ankaŭ estis valizforma, ĝia klavaro rolis kiel kovrilo de la antaŭa panelo (la ideo estis prenita de la Osborne 1), la bateria bloko ne estis protektita. Kvankam la prezo de la Compaq Portable estis pli ol 3500 $, ĝi estis tre sukcesa: dum la unua jaro vendiĝis 53 mil ekz. Unu jaron poste estis anoncita la komputilo IBM Portable, tamen, kvankam teknike simila, ĝi estis pli peza kaj pli multekosta ol la Compaq Portable.

Compaq Portable
modelo de komputilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta monochrome monitor • komputila klavaro • disketilo vd
vdr

Eksteraj ligiloj redakti