Confederación General del Trabajo

hispana sindikato

La Confederación General del Trabajo (CGT) estas liberecana sindikato de tendenco al anarkisindikatismo de Hispanio, kiu naskiĝis el divido kaj disiĝo de la CNT dum la Hispana transiro al demokratio kaj la procezo de reorganizado kaj restrukturigo de la sindikatoj okazinta el ĉirkaŭ 1977.

Confederación General del Trabajo
flago
laborista sindikato
Komenco 1979 vd
Lando(j) Hispanio vd
Ideologio

anarki-sindikatismoSociala anarkiismoRevolucia sindikatismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de la Federación Local de la CGT de Barcelono.

Ĝi enhavas ĉirkaŭ 60 000 al 80 000 aliĝintoj, kaj iel reprezentas ĉirkaŭ du milionojn da laboristoj pere de la entreprenkomitatoj, kiuj funkcias ĉefe en granda parto de la grandaj hispanaj entreprenoj. Estas organizaĵo kiu funkcias asamblee. La CGT konstituas sindikata alternativo diferenca en Hispanio el la du grandaj klasaj sindikatoj (CCOO kaj UGT) kiuj estas pli proksimaj al la ŝtataj strukturoj kaj al la partioj ĉu de komunisma ĉu de socialisma tendencoj. Tamen ankaŭ ĝi partoprenas en la sistemo de la komitatoj, kiu estas malakceptita de la CNT kaj de aliaj sindikataj organizoj pli revoluciaj, kiuj defendas la rektan agadon de la laboristoj mem en asembleoj.

La CGT uzas kiel simbolon la samajn kolorojn kiel la CNT kaj aliaj anarkisindikatismaj organizoj.

Eksteraj ligiloj redakti