Confolens

komunumo en la departemento Ĉarento de Francio

Confolens - laŭ la latina vorto confluens, "kunfluo", prononco laŭ sistemo IFA [kɔ̃fɔlˈɑ̃], jen france, en limoĝia [[okcitana lingvo Confolent - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ĉarento (france Charente, prononco [ʃaʁˈɑ̃t]), en la regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine) kaj en la antaŭa regiono Puatuo-Ĉarentoj. Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 722 loĝantoj sur areo de 23,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 115 loĝantoj/km². La urbo estas la administra centro de la samnoma arondismento Confolens, sekve havas la titolon subprefektejo, kaj ankaŭ estas la centro de la kantono Charente-Vienne (ĝis marto 2015 ĝi estis la centro de eĉ du kantonoj, nomitaj "Confolens-nordo" kaj "-sudo").

Confolens
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono  Nova Akvitanio
Departemento Ĉarento (Charente)
Arondismento Confolens
Kantono Charente-Vienne
Antaŭa regiono Puatuo-Ĉarentoj
INSEE kodo 16106 [+]
Poŝtkodo 16500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 722  (2021) [+]
Loĝdenso 115 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 1′ N, 0° 40′ O (mapo)46.0136111111110.67222222222222Koordinatoj: 46° 1′ N, 0° 40′ O (mapo) [+]
Areo 23,63 km² (2 363 ha) [+]
Confolens (Charente)
Confolens (Charente)
DEC
Confolens
Confolens
Situo de Confolens
Confolens (Francio)
Confolens (Francio)
DEC
Confolens
Confolens
Situo de Confolens

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Confolens [+]
vdr

Geografio redakti

 
La rivero Vienne
 
super la tegmentoj de la urbocentro
 
ruino en la norda kvartalo Saint-Germain

Confolens situas 50 km nordokcidente de Limoĝo. En la urbocentro la rivereto Le Goire dedekstre enfluas la riveron Vienne (okcitane Vinhana), kiu de tie fluas norden. En la kvartalo Saint-Germain ankoraŭ la rivereto L'Issoire enfluas la pli grandan riveron, ankaŭ ĝi dedekstre.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj