Conrad von Bolanden

germana verkisto

Conrad von Bolanden, kun vera nomo Josef Eduard Konrad Bischoff (naskiĝinta en la 9-a de aŭgusto 1828 en Gersheim-Niedergailbach, mortinta en la 31-a de majo 1920 en Speyer) estis germana verkisto katolika. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Conrad von Bolanden
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1828 (1828-08-09)
en Niedergailbach
Morto 30-an de majo 1920 (1920-05-30) (91-jaraĝa)
en Speyer
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Subskribo Conrad von Bolanden
Profesio
Okupo verkistopresbitero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de komercisto, Bischoff eniras la Episkopan konvikton kaj ekstudis en Munkeno en 1849. En 1852 li ordinitis romkatolika pastro kaj ekdeĵoris kiel katedrala vicparoĥestro en Speyer. Poste li estis administranto en Kirchheimbolanden kaj inter 1856-59 paroĥestro en Börrstadt. En 1859 li venis al Römerberg-Berghausen. Li demisiis en la 1869-a jaro kaj komencis esti liberprofesia verkisto

Graveco redakti

Multajn jardekojn Bischoff estis unu el al plej konataj kaj ŝatataj verkistoj de Palatinato. Ekzakte tiom li ankaŭ malŝatatis de liaj kontraŭuloj! Liaj verkoj havis ankaŭ legantaron eksterlande, ekzemple en Ameriko. La plejparto de ili (libroj, broŝuroj) devas esti vidataj sub la influo de la tiam regantaj kontraŭkatolikisma politiko de kanceliero Otto von Bismarck. Bischoff ĉiam sentime engaĝiĝis en favoro de la romkatolika eklezio. La progreson teknikan li varme bonvenigis.

Verkoj (elekto) redakti

  • Eine Brautfahrt, Hist. Roman aus d. 16. Jh., 1857 (ab 4. Aufl. unter d. Titel: Luthers Brautfahrt)
  • Die Aufgeklärten, Zeitroman, 1864
  • Gustav Adolph, Hist. Roman, 4 Bde., 1867–71
  • Die Schwarzen u. d. Roten, 1868
  • Der Teufel in d. Schule, Volkserzählung, 1891
  • Die Ultramontanen, Zeitroman, 2 Bde., 1891
  • Dt. Kulturbilder, 7 Bde., 1910–13

Eksteraj ligiloj redakti