Contemporary Records

Contemporary Records estas diskeldonejo pri ĵazo, kiun en 1951 fondis Lester Koenig en Los-Anĝeleso, Ĝi ĉefe okupiĝis pri okcident-marborda ĵazo. Koenig atribuis grandan signifon al bona registrokvalito. Al la publikigitaj muzikistoj apartenis „Lighthouse All Stars“, Sonny Rollins („Way out West“), Ornette Coleman, la grupo de Curtis Counce (kun Harold Land, Jack Sheldon, Carl Perkins kaj Frank Butler), Art Pepper, Shelly Manne, Hampton Hawes, Barney Kessel, Leroy Vinnegar, Benny Golson, sed ankaŭ ĉeftendencaj ĵazmuzikistoj kiel Benny Carter, Lionel Hampton, Ben Webster, Andre Previn.

Contemporary Records
diskeldonejo vd
Dum 1951 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Lester Koenig vd
Lando Usono
vdr

Ligoj eksteen redakti