CoolReader, aŭ esperantigite Kulridero[1] estas libera (laŭ GNU GPL), plurplatforma (Androjdo, Linukso, Vindozo) bitlibroprezentilo kun libera kodo, komprenanta plurajn fleksformatajn bitlibrajn normojn: fb2, txt, epub, rtf, doc,tcr, html, chm, pdb, mobi.

CoolReader

Lasta stabila versio 3.3.61
Programlingvo C++
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
Retejo coolreader.org
vdr
Ruslingva bitlibro prezentita de CoolReader sur kolora ekrano en paĝopara reĝimo

La programon kreis kaj evoluigas Vadim Lopatin (Вадим Лопатин, rete konata kiel buggins).

Kulridero disponigas la plej kompletan realigon de Fikŝenbuko, kiu estas ĝia ĉefa normo. Sekve de tiu prefero ĝi ne konas DRM-on.

Kulridero uzas la Alrideran vortodividan ŝablonaron (ankaŭ tiun por Esperanto oni povas instali).

La sola el ĉiuj fikŝenbukaj prezentiloj ĝi atentas enpakitajn stilfoliojn en fikŝenbukaj bitlibroj. Tamen surprize, ĝi ne atentas enpakitajn stilfoliojn por Epubo, kie ili estas pli kutimaj. Ĝi ankaŭ ignoras la enpakitajn tiparojn epubajn.

Kaj por Fikŝenbuko, kaj por Epubo Kulridero disponigas tabelojn. En Fikŝenbuko la tabelojn oni uzas kiel tabelojn, sed en Epubo tabeloj ofte estas (mis)uzataj por prezenti versaĵojn (Epubo ja ne konas tian tekstospecon).

Por la simplaj plattekstoj Kulridero sufiĉe trafe kompilas enhavtabelon (sammaniere kiel ĝi kompilas enhavtabelon el la titoloj fikŝenbukaj).

Notoj redakti

  1. Sergio Pokrovskij: Bitlibra revolucio. LOdE, n-ro 260 (2016:6), p. 19.