Coquimbo [kokimbo] - kaj hispane, esperante Kokimbo - estas urbego, havenurbo, universitata urbo en Ĉilio, en regiono Kokimbio. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Elqui kaj apartenas al urbaro de La Serena (Ĉilio), kiu konsideriĝas la regiona ĉefurbo.

Kokimbo
urbo en Ĉilio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 204 068  (2017) [+]
Loĝdenso 3 829 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 57′ S, 71° 20′ U (mapo)-29.9532-71.338Koordinatoj: 29° 57′ S, 71° 20′ U (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 53,3 km² (5 330 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Kokimbo (Ĉilio)
Kokimbo (Ĉilio)
DEC
Kokimbo
Kokimbo
Situo de Kokimbo
Kokimbo (Ĉilio)
Kokimbo (Ĉilio)
DEC
Kokimbo
Kokimbo
Situo de Kokimbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coquimbo [+]
vdr
Mapo pri Ĉilio, kie estas trovebla Coquimbo en la norda landparto laŭ la oceano

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Coquimbo situas laŭ Pacifiko. La Serena (Ĉilio) troviĝas 10, Viña del Mar 340, Valparaiso 345, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 394, Rancagua (Ĉilio) 472, Antofagasta (urbo) 707, Talcahuano 770, Koncepciono 781, Temuco 983, Iquique 1089, Arica 1280, Puerto Montt 1289, Punta Arenas 2580 km.

Historio redakti

La unua hispano alvenis en 1550 kaj li trovis tie naturan havenon. La oro kaj kupro en la regiono kondukis al la graveco de la grandurbo kiel haveno ĉirkaŭ 1840 kaj multaj eŭropanoj precipe de Anglio ekloĝis en Coquimbo. En 1867 ĝi estis deklarita urbo.

Ekonomio redakti

Motoro de ekonomio de Coquimbo estas la haveno, ĝi estas ankaŭ vintra rifuĝejo por la ĉilia mararmeo. Ankaŭ turismo komencas formiĝi.

Trafiko redakti

La Tut-Amerika Ŝoseo kaj la ĉefa norda-suda fervojo pasas tra la urbo. En Coquimbo tri komercaj firmaoj liveras la pasaĝerojn per aŭtobusoj. Al La Serena estas oftaj trafikiloj. La urbego estas la ĉefa haveno de la areo.

Klimato redakti

Coquimbo havas oceanan aŭ marbordan klimaton kun malabunda pluvokvanto (nur vintre pluvas). La perceptebla humideco por individuoj estas relative alta. La averaĝa temperaturo estas 14 °C, tio varias somere inter 17-26 °C, malofte eĉ 30 °C. Vintre la temperaturo neniam falas sub frostopunkto.

Vidindaĵoj redakti

 
aerfoto pri Coquimbo
 
moskeo en Coquimbo
 
placo en Coquimbo

Ĝemelurboj redakti

 
Larĝa panoramo en Coquimbo

Eksteraj ligiloj redakti

 
urbocentre kun la havena golfeto
 
pirata boato en la golfeto
 
juna urbano ĝuas la urban plaĝon