Corbu (Constanța)

Corbu [korbu] estas subdistrikto en distrikto Constanța, historia regiono Dobruĝo, en sudorienta Rumanio. Ĝi situas 23 km norde de Konstanco, ĉe la norda bordo de la Corbu-lago. Al ĝi apartenas administre la komunumoj: Luminița kaj Vadu.

Historio redakti

Ĝin fondis tataroj kaj ĝi formiĝis el du partoj. La suda, turka Yukarı Kargalık (rumane: Gargalâcul Mare) ricevis la nomon Corbul de Sus en la 1950-aj jaroj. La norda, iam turka Aşağı Kargalık (rumane: Gargalâcul Mic) ricevis la nomon Corbu de Jos same en la mezo de la 20-a jarcento.

Dum la bataloj de la rumana sendependiĝa milito (18771878), la suda Gargalâcul Mare tute senhomiĝis, sed jam en 1879 alvenis novaj loĝantoj precipe el la najbara komunumo Gargalâcul Mic.

Eksteraj ligiloj redakti