Corcelles BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Corcelles BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Corcelles.


Corcelles estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 214 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Corcelles
Blazono de Corcelles
Vilaĝeniro de Corcelles sub la viadukto
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 601176 / 237247 (mapo)47.2861111111117.4541666666667Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 27′ O; CH1903: 601176 / 237247 (mapo)
Nombro de loĝantoj 214
Areo 6,78 km²
Alteco 655 m super marnivelo
Poŝtkodo 2747
Komunumkodo 0687
Mapo de Corcelles
vdr

Geografio redakti

Corcelles situas tute en la oriento de la Granda Valo ĉe la suda deklivo de la ĵurasa montoĉeno Mont Raimeux supre de la komunumo Crémines. La rekonilo de la komunumo estas la impresa viadukto de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Soloturno al Moutier, kiu formas la limon de la komunumo al Crémines. Tra la vilaĝo fluas la rivereto Gore Virat, kiu en Crémines alfluas al la rivereto La Raus, kiu siaflanke en Moutier alfluas al Birs. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejoj Tieuderais kaj Les Vaivres.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 6,78 km², de kiuj (laŭ statistiko de 1997) 57% estas kovritaj de arbaro, 40% servas por agrikulturo, kaj 2% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Corcelles limas en nordo al Vermes (JU), en oriento al Seehof, en sudo al Gänsbrunnen (SO), kaj en okcidento al Crémines.

Lingvoj redakti

Oficiala lingvo en Corcelles estas la franca. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 84,4% de la loĝantaro parolis la francan kaj 15,1% la germanan.

Trafiko redakti

Tra Crémines pasas nur tre mallarĝa flanka vojo de Crémines al Seehof kaj krome per pasejvojeto de Corcelles tra Mont Raimeux al Vermes. La komunumo disponas pri haltejo ĉe la trajnlinio de Soloturno al Moutier.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Corcelles verŝajne datiĝas el la jaro 1181 kiel Corcellis.

Dum mezepoko ĝis la Franca Revolucio Corcelles apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu siavice apartenis al la princepiskopejo Bazelo. De 1797 ĝis 1813 Corcelles apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 Corcelles per la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Moutier, kiu je la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti