Corminboeuf

komunumo de Svislando

Corminboeuf estas komunumo en la Distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2134 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Corminboeuf
Blazono de Corminboeuf
Blazono de Corminboeuf
Blazono de Corminboeuf
Poŝtoficejo de Corminboeuf
Poŝtoficejo de Corminboeuf
Poŝtoficejo de Corminboef
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 48′ 30″ N 7° 6′ 14″ O / 46.80833 °N, 7.10389 °O / 46.80833; 7.10389 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 30″ N 7° 6′ 14″ O / 46.80833 °N, 7.10389 °O / 46.80833; 7.10389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2134
Areo 5,62 km²
Alteco 633 m super marnivelo
Poŝtkodo 1720
Komunumkodo 2183
Mapo de Corminboeuf
Mapo de Corminboeuf
Mapo de Corminboeuf
vdr

Geografio redakti

Corminboeuf situas en la Friburga Mezlando, proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Corminboeuf kaj la setlejoj Montaubert, Les Avudrans, Les Poudrières, Village Suisse, Le Bougnon kaj Nonan.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,62 km², de kiuj 33,3% estas kovritaj de arbaro, 51,8% servas por agrikulturo kaj 14,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Corminboeuf limas en nordo al Belfaux, en nordoriento al Givisiez, en sudoriento al Villars ĉe Glano, en sudo al Matran, en sudokcidento al Avry, kaj en nordokcidento al Chésopelloz.

Trafiko redakti

Corminboeuf situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen la kantona ĉefovojo n-ro 181 pasas en sudo tra la komunuma teritorio kaj en sudsudoriento la komunuman limon formas la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 4 kilometrojn oriente de la komunumo. Tra la vilaĝo Corminboeuf mem pasas konekta vojo de la kantona ĉefvojo al Givisiez kaj al Belfaux. Per buslinio de la Transporto Publika Friburga de Friburgo al Chésopelloz la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Corminboeuf datiĝas el la jaro 1142 kiel Cormenbo. En mezepoko la Hospitalo Friburgo akiris posedaĵojn en Corminboeuf, inter kiuj troviĝis la vilaĝo Nonan. En la jaro 1442 Corminboeuf estis atribuita al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Hospitala Flago. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Vidindaĵoj redakti

La Kapelo konsekrita al Sankta Georgo estis menciita la unuan fojon en la jaro 1354. En la kapelo troviĝas bone konservitaj freksoj el la 14-a jarcento. En la vilaĝo estas konservita malnova ligna grejnejo el la 17-a jarcento kaj diversaj belaj kamparandomoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti