Cormons

komunumo de Italio

Kormonso (itale kaj friule Cormons, slovene Krmin) estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".

Cormons
Cormons
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco GO Gorico
Komunumaro Collio - Alto Isonzo (2017-2019)
Geografia situo 45° 57′ N, 13° 28′ O (mapo)45.9513.466666666667Koordinatoj: 45° 57′ N, 13° 28′ O (mapo)
Alto super marnivelo 56 m
Areo 35,09 km²
Loĝantaro 7135 (2023)
Loĝdenso 203 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Angoris, Borgnano, Brazzano, Giassico, San Rocco di Brazzano, Novali, Castelletto, Plessiva, Povia, Fornaci, Roncada, Monticello di Cormons
Najbaraj komunumoj Brda/Collio (SLO), Capriva del Friuli, Chiopris-Viscone (UD), Corno di Rosazzo (UD), Dolegna del Collio, Mariano del Friuli, Medea, Moraro, San Floriano del Collio, San Giovanni al Natisone (UD)
Patrono Sankta Adalberto de Prago
Festa tago 23-a de aprilo, la patrona memortago
Nomo de loĝantoj itale cormonesi
Poŝtkodo 34071
Imposta kodo D014
Kodo laŭ ISTAT 031002
Telefona prefikso 0481
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Fine de 2023 en la komunumo vivis 7 135 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 7 161: sekve daŭre temas pri la sesa plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristana patrono estas la sankta Adalberto de Prago, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Brda/Collio (SLO), Capriva del Friuli, Chiopris-Viscone (UD), Corno di Rosazzo (UD), Dolegna del Collio, Mariano del Friuli, Medea, Moraro, San Floriano del Collio, San Giovanni al Natisone (UD).

Eksteraj ligiloj redakti

 
urbocentre 1
 
urbocentre 2
 
vinbienejo en la komunuma frakcio Angoris