Corneille de Lyon (naskiĝinta en 1500 en Hago - mortinta en 1575 en Liono) estis pentristo el Nederlando kiu fariĝis la portretisto de Henriko la 2-a (Francio) kaj de Katerino de Mediĉo. Establita en Liono, en Francio oni lin nomas Corneille de La Haye pro sia naskiĝloko.

Corneille de Lyon
Persona informo
Naskonomo Corneille de la Haye
Naskiĝo 30-an de novembro 1504 (1504-11-30)
en Hago
Morto 4-an de novembro 1575 (1575-11-04) (70-jaraĝa)
en Liono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Parencoj François Fradin
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Portrait of Barthélemy Aneau
Portrait of a Man
vdr
Portreto de Henriko la 2-a de Francio ĉ. 1536

La portretoj faritaj de Corneille sufiĉe maketas, ĝenerale je grandeco de bildokarto. Li plejparte laboris olepentre kaj sur lignaj paneloj. La haŭtajn regionojn pentris li tre maldike, tamen la verdecajn fonojn pentris li pli dike. Similaĵoj kun la verkaĵoj de Hans Holbein eble indikas la utilizon de paŭskadroj de ambaŭ pentristoj. Lia verkaĵoj troviĝas ĉe Luvro en Parizo kaj ĉe la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko. La Bostona Muzeo de Belartoj posedas du fajnajn ekzemplojn, sed ili malofte elmontratas.