Cornel Schwarz

aŭstra kuracisto kaj botanikisto

Cornel SCHWARZ (naskiĝinta la 13-an de junio 1813 en Saalfelden, mortinta la 24-an de junio 1860 en Salcburgo) estis aŭstra kuracisto kaj botanikisto.

Cornel Schwarz
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1813 (1813-06-13)
en Saalfelden
Morto 24-an de junio 1860 (1860-06-24) (47-jaraĝa)
en Salcburgo
Okupo
Okupo botanikistokuracisto
vdr

Vivo redakti

Post la lernejfrekvento en la salcburga kolegio Rupertinum la filo de oficisto studis en Vieno medicinon, kie li doktoriĝis en 1837 medicine kaj en 1838 kirurgie.

Jam en la jaro 1838 li iĝis helpkuracisto ĉe al kirurgia sekcio de la salcburga Hospitalo Sankta Johano sub Anton Holzschuh. En 1842 Schwarz iĝis Dua urbokuracisto, en 1851 Unua urbokuracisto.

Jam dum la studenta tempo li ekokupiĝis pri botaniko, kio al li donis la ŝercan kromnomon Hospitalkuracherbulo (germane Spitalskräutler). Dum la lastaj vivojaroj li dediĉis sin precipe al la esploro de la salcburgaj marĉolandoj, antaŭ ĉio de tiuj en la ĉirkaŭaĵo de la salcburgia ĉefurbo. Sur tiu ĉi kampo li sukcese malkovris multajn novajn aferojn.

Schwarz apartenis al la ĉefaj instigintoj de fondo de la Societo pri salcburgia prilandaj sciencoj (Gesellschaft für Salzburger Landeskunde). Tamen li ne plu vivis dum ties unua kunveno.

Verkoj redakti

  • Der Untersberg, ein Beitrag zur Moosflora Salzburgs, in: Verhandlungen. der k. k. zoologisch-botanischen Gesellschaft in Wien, 8, 1858.

Literaturo redakti

  • R. Steinbach, Österreichische Botaniker des 19. Jahrhunderts, die nicht an Hochschulen wirkten, phil. Diss. Wien, 1959, p. 65 sekv.
  • H. Schwarz, Die Geschichte meiner seeligen Mutter ... Theresia Schwarz, 1864, p.29-30
  • Mitteilungen Thomas Weidenholzer, Salzburg

Fonto redakti

  • Oskar Dohle, artikolo ĉe Österreichisches Biographisches Lexikon 1815-1950, volumo 11, p.428sekv.

Eksteraj ligiloj redakti