Monda heredaĵo de UNESKO

Coro (elparolu Koro) estas venezuela urbo, ĉefurbo de la ŝtato Falcón. Ĝi estis fondita en 1527 de hispanaj koloniistoj, kun plennomoSanta Ana de Coro. La nomo "Coro" estas supozeble indiĝena vorto signifanta "venton". Coro estas la plej malnova urbo en la okcidento de Venezuelo. En kolonia tempo la urbo suferis multnombrajn atakojn. En 1806 ĝi estis prenita de Francisco de Miranda, kiu estis batalanta por la sendependeco de Latin-Ameriko de la hispana krono, kaj ĝia haveno de La Vela estis la unua loko en Venezuelo kie la landa trikolora flago estis altigita.

Coro
urbego • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 284 266  (2011) [+]
Loĝdenso 6 461 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 24′ N, 69° 41′ U (mapo)11.395-69.681583333333Koordinatoj: 11° 24′ N, 69° 41′ U (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 44 km² (4 400 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Coro (Falcón)
Coro (Falcón)
DEC
Coro
Coro
Situo de Coro
Coro (Venezuelo)
Coro (Venezuelo)
DEC
Coro
Coro
Situo de Coro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coro [+]
vdr
Strato en la historia centro de Coro
Strato en la historia centro de Coro

Ekde la 1950-aj jaroj Coro estas konsiderita kiel nacia monumento, kaj en 1993 Coro kaj ĝia haveno estis difinita de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Tamen, en 2005 Coro estis enskribita en la Listo de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO en danĝero.

De historia, kolonia arkitekturo al unika natura pejzaĝo, Coro prezentas diversan aron de turistaj allogaĵoj. Sur ĝia nordorienta limo, la urbo enhavas “Los Médanos de Coro”, ampleksajn sablajn dunojn, kiuj formas la nuran dezerton en Venezuelo. La dunoj estas flanke de la vojo inter la kolonia zono de Coro kaj ĝia haveno La Vela kiu estas kvin mejlojn for de la centro.

La Monda Heredaĵo prezentas urban pejzaĝon de tipe aspekto de 18-a kaj 19-a jarcentoj kun densaj stratoj kaj centoj de historia kaj tradiciaj konstruaĵoj. Iuj konstruaĵoj reflektas la Hispanan stilon "mudeĥara" (kun influo araba, aliaj reflektas la kulturan influon de Nederlando tra ĝia kolonio de Curaçao. Estas interesaj katolikaj preĝejoj kaj malnova Hebrea tombejo. Aliaj koloniaj urboj en Venezuelo ne tiel bone konservas sian heredon, kaj ĉiukaze la kruco de kulturaj influoj de Coro estas probable unika.

La tradiciaj konstruaĵoj de Coro estas faritaj de tero – adobe, aŭ tero refortigita per tekniko konata kiel "bahareque". Tia terozaj strukturoj estas damaĝeblaj per la pluvo, kaj alta kvanto de pluvo en lastatempaj jaroj (eble rilata al klimatŝanĝo) en ĉi tiu arida regiono de Venezuelo estas kaŭzinta damaĝojn al Coro - ĉi tiu pluvdamaĝoj estas unu faktoro en la aktuala statuso de risko de Coro kiel Monda Heredaĵo de UNESKO. Aliaj faktoroj rilatas al konsideroj de planado kiuj povas damaĝi la historian medion.

Vojaĝante unu horon norden, la turisto povas trovi mondfamajn plaĝojn por velsurfado en la Duoninsulo Paraguaná. Unu horon suden, “La Sierra de Coro” prezentas malgrandaj urbojn kun pli modera klimata klimato kaj vidojn de la urbo. En klaraj tagoj, vizitantoj kapablas vidi la Médanos kaj malantaŭ ilin la Duoninsulon Paraguana kun ĝia Monteto Santa Ana

Veturante okcidenten turistoj povas ankaŭ viziti Urumaco, grava fosilia ejo.

La ekonomio en Coro estas alte dependa de ŝtataj elspezoj. Pomalgranda komercado, civila konstruado kaj profesiaj servoj estas la ĉefaj fontoj de la urba ekonomio.

Eksteraj ligiloj redakti