Corral de Almaguer

Corral de Almaguer (Bestokorto de la kanalo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Corral de Almaguer
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45880
Retpaĝaro www.corraldealmaguer.es
Politiko
Urbestro Juliana Fernández de la Cueva Lominchar (PP)
Demografio
Loĝantaro 6 258  (2011)
Loĝdenso 19,04 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 46′ N, 3° 10′ U (mapo)39.76-3.1666666666667Koordinatoj: 39° 46′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 714 m [+]
Areo 328,70 km² (32 870 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Corral de Almaguer (Hispanio)
Corral de Almaguer (Hispanio)
DEC
Corral de Almaguer
Corral de Almaguer
Situo de Corral de Almaguer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corral de Almaguer [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Corral de Almaguer en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Corral de Almaguer" formas toponimon komponitan el nomo corral (bestokortoj, birdokorto) kun la komplemento Almaguer, antikva nomo de la vilaĝo.

La deveno de la vorto corral (bestokortoj, birdokorto) estas necerta, kvankam estas probabla ties deveno el latina currale kiu signifas lokon kie oni gardas ĉarojn kaj kiu poste pasos al indiko de loko kie oni gardas gregaron. La aktuala signifo de la termino, fermita kaj neŝirma loko, en domoj aŭ en kampo, kiu oni gardas animalojn, estas probable la vera origino de la toponimo.

La termino "Almaguer" devenas el araba al-magid, kiu signifas la kanalo por irigacio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Corraleño. La censita populacio en 2011 estis de 6.258 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,04 loĝ/km².

Situo redakti

Corral de Almaguer estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 724 m; je 90 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 110 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 328.70 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°45′36″ N 3°10′00″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta ambayxflanke de la rivero Riánsares, ĉe deklivaro en la kunfluo de tri valoj, kaj inter kampoj de vitejoj, en la komarko Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Villatobas kaj Santa Cruz de la Zarza norde, Cabezamesada kaj Villanueva de Alcardete oriente, La Puebla de Almoradiel kaj La Villa de Don Fadrique sude, kaj Lillo kaj La Guardia oriente, ĉiuj de la provinco Toledo.

En ties teritorio troviĝas la montoj Alalde del Castillo, Moheda kaj Traslasierra.

Historio redakti

Estas restoj de setlejoj en la zono jam de la periodo de la neolitiko. Ekzemple en la Monteto de la Kastelo Golino oni malkovris murigitan setlejon de la Ferepoko, de la 5a jarcento a.K. Kvankam la nomo Almaguer estas de araba deveno, la unuaj setlantoj de la zono estis iberoj kaj keltoj, mikse poste kun romianoj kaj visigotoj.

La fondo de la vilaĝo Corral de Almaguer datas oficiale de komenco de la 8a jarcento, kiam islama generalo, eble nome Al-Magued, kaj kiu eble akompanis al Táriq ibn Ziyad en la konkero de la duoninsulo. Pasante tra la zono post la konkero de Kordovo survoje al Toledo, trafus la praan domaron, en la monteto nune nomata La Muela kaj ĉe la rivero Riánsares. Pro ties strategia situo, oni decidis la konstruon de kastelo, kiu restis en la pinto de la monteto ĝis la 15a jarcento kiam ĝi estis detruita. Estas logika supozi, ke ĉe la ombro de la kastelo, loĝata dekomence de islamaj militistoj, la setlejo de Corral de Almaguer konsolidiĝis per la pliiĝo de la nombro de loĝantoj. Poste, oni ne scias kiam, la domaro translokiĝis al pli ebena zono, kun abundo de akvo, kie eblus pli furktodonaj agrikulturo kaj brutobredado. LA elektita loko estis anzinaro, nome "el Corral", je duono da leŭgo de la komenca Almaguer, kaj situanta inter la valoj de la riveroj Riánsares kaj Albardana.

Tamen ekde tiu komenca periodo kaj ĝis la 14a jarcento, tio estas dum ĉirkaŭ 600 jaorj, oni ne havas pli da novaĵoj de tiu loko. En 1312 Diego Muñiz, granda superulo de la Ordeno de Santiago, donis kiel privilegio la titolon vilaĝo. En 1342 Alfonso la 11-a de Kastilio akceptis okazigon de du foiroj jare, privilegio kiu estos konfirmata de la Katolikaj Gereĝoj. Ankaŭ aliajn privilegiojn ricevis kiaj la uzado de armiloj, fare de Karlo la 1-a, kaj tiu de la rondeco, kiu konsistis en la uzado de zono kun formo de duoncirklo por ke la gregaro paŝu sen konkurenco de la lokanoj de aliaj vilaĝoj.

La majoritato de monumentoj kaj senjoraj konstruaĵoj, estas datataj dum la 15a kaj 16a jarcentoj, koincide kun epoko de pleja hegemonio.

Meze de la 19a jarcento estis 400 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 24.000 "reales" el kiuj 3.300 estis por pago al la sekretario.

En la 1930-aj jaroj la populacio estis de 8,491 loĝantoj, sed poste falis pro a Hispana Enlanda Milito al 7,837. Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Corral de Almaguer ankaŭ ĝis 8,603 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Corral de Almaguer kie oni falis al sub 5,600 en la fino de la jarcento; poste oni rekuperiĝis al la nunaj 6,258.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. En industrio, produktado de vino, ŝinko, fromaĝo, kaj konstrumaterialoj. Oni konstruas industrian zonon kun loĝejoj, vendejaro, ktp.

Notoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti