Corvin–negyed (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto

La Corvin–negyed [korvin-nedjed] (=loĝkvartalo Corvin) estas metrostacio kun granda trafiko en Budapeŝto. La nomo venis de la samnoma loĝkvartalo. Ĝis 2011 la metrostacio havis la nomon Ferenc körút (=bulvardo Ferenc).

Corvin–negyed
Perono de Corvin–negyed
Perono de Corvin–negyed
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 29′ 9″ N, 19° 4′ 13″ O (mapo)47.48578619.070151Koordinatoj: 47° 29′ 9″ N, 19° 4′ 13″ O (mapo)
Corvin–negyed (Budapeŝto)
Corvin–negyed (Budapeŝto)
DEC
Corvin–negyed
Corvin–negyed
Corvin–negyed
Situo de Corvin–negyed
Map
Corvin–negyed
Ecoj
Tipo subtera
Kajoj 1 insula
Historio
Malfermo 31-a de decembro 1976
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Semmelweis Klinikák Kálvin tér
vdr
Unu el la peronoj de la metrostacio

Historio redakti

Inter 19701976 okazis konstruado de tiu ĉi stacio kun subirejo. Tio stacio dum la konstruado havis malfacilajn cirkonstacojn, ĉar iam tie fluis branĉo de Danubo, kiu postlasis sablojn. La kajo troviĝas 27 metrojn sub la tersurfaco. En 1976 nur itinero ekfunkciis. La kajo havas solan elirejon kun 4 rulŝtuparoj, dum granda trafiko du funkcias al malsupro, du al supro, dum malgranda trafiko sufiĉas resume 2 funkciantaj rulŝtuparoj. Post jaroj la linio estis plilongigita, sed tio ne tuŝis la stacion. Tiu metrostacio (eĉ metrolinio) ĝis 2017 neniam estis renovigita. Kelkaj asertas, ke la metrolinio jam estas vivdanĝera. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.

Kontaktoj redakti

La Corvin–negyed estas trafika nodo, ĉar tie kruciĝas avenuo kun la granda bulvardo. Krom la metroo haltas ĉe la vojkruciĝo tramoj. Apud la vojkruciĝo funkcias Industriarta Muzeo, kaj kinejo Corvin. Estas menciinda, ke dum la Hungara revolucio de 1956 ĉe la vojkruciĝo funkciis la plej grava revolucia centro.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti