Cory Doctorow

kanada sciencfikcia verkisto, ĵurnalisto kaj blogisto

Cory DOCTOROW (17-a de julio 1971 en Toronto, Kanado —) estas kanada-brita juda verkisto de sciencfikcio, blogisto, prelegisto kaj ĵurnalisto. Li subtenas fleksebligon de kopirajtaj leĝoj kaj eĉ publikigis plurajn el siaj libroj uzante la Krean Komunaĵon-permessistemon por kelkaj verkoj, kaj fikcia kaj malfikcia. Liaj laboro ofte temas pri kontrolado en la socio teknologia kaj la rilato inter homoj kaj teknologio. Li estas laborinta por Electronic Frontier Foundation kaj kiel profesoro vizitanta en la Universitato de Suda Kalifornio.

Cory Doctorow
Persona informo
Cory Efram Doctorow
Naskiĝo 17-an de julio 1971 (1971-07-17) (52-jaraĝa)
en Toronto
Religio ateismo vd
Lingvoj Kanada anglaangla vd
Loĝloko TorontoLos-Anĝeleso vd
Ŝtataneco KanadoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Avondale Secondary Alternative School vd
Familio
Patro Gordon Doctorow vd
Edz(in)o Alice Taylor vd
Profesio
Okupo sciencfikcia verkisto • blogisto • redaktisto • ĵurnalistoverkistoaŭtoro • podkastisto • website content writer vd
Verkado
Verkoj Down and Out in the Magic Kingdom ❦
Little Brother vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fikcio redakti

Down and Out in the Magic Kingdom, la unua romano de Doctorow publikiĝis je januaro en 2003 kaj estis la unua romano publikita kiel Creative Commons-permesa verko. La permesilo rajtigis legantojn disdoni la version ciferecan se ili ne profitis mone kaj ne sur ĝi bazis novajn verkojn. La du verzioj, kaj la papera kaj la cifera, samtempe publikiĝis.

Je marto en 2003, Down and Out in the Magic Kingdom, republikiĝis kun nova permesilo, kiu permesas bazi novajn verkojn sur ĝi (kiel fanfikcio), sed daŭre malpermesas mone profiti. Sekveca rakonteto, nomigita Truncat, publikiĝis je Salon.com je aŭgusto 2003. La aliaj du romanoj de Doctorow uzas samajn permesilojn de Creative Commons, kiuj malpermesas bazi novajn verkon sur ĝi kaj pri ĝi mone profiti, sed permesas disdonadon. Ĉiuj havis kaj ciferan kaj paperan verzion publikitan samtempe.

En Esperanto aperis redakti

Estas Esperanta traduko de la romano Little Brother traduktita de Edmund Grimley Evans kun la titolo "Malgranda Gefrato". La teksto estas publikiga en retejo kiu permesas ŝanĝi la seksajn pronomojn de la teksto laŭ onia plaĉo.

En 2023 la Esperanto-Asocio de Britio lanĉas samtempe du versiojn de la esperanta traduko. La du tradukoj de Edmund Grimley Evans nomiĝas Malgranda frato (en klasika Esperanto) kaj Malgranda sibo (en tute seksneŭtrala lingvaĵo).[1]

Elektitaj libroj redakti

  • Malgranda sibo, Esperanto-Asocio de Britio 2023 ISBN:‎ 978-0902756670
  • Malgranda frato, Esperanto-Asocio de Britio 2023 ISBN:‎ 978-0902756663

Eksternaj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Kial malgranda frato iĝis sibo kaj ri? - libera folio 2023-05-16