Cotia (San-Paŭlio)

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo
(Alidirektita el Cotia (São Paulo))

Cotia [kotia] (oficiale portugale Município de Cotia) estas municipo kaj grandurbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Itapecerica da Serra. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 273 640 loĝantoj sur areo de 323,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 845 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 179 690. La teritorio havas komunan limon kun Carapicuíba, San-Paŭlo, São Lourenço da Serra, Embu, Vargem Grande Paulista kaj Osasco.

Cotia
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono Itapecerica da Serra
Fondita 1856
Poŝtkodo 06700 - 06729
Telefonkodo 011
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 273 640  (2022) [+]
Loĝdenso 845 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 36′ S, 46° 55′ U (mapo)-23.603888888889-46.918888888889Koordinatoj: 23° 36′ S, 46° 55′ U (mapo) [+]
Alto 853 m
Areo 323,89 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Cotia (Brazilo)
Cotia (Brazilo)
DEC
Cotia
Cotia
Situo de Cotia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cotia (São Paulo) [+]
vdr

Ĝi estis konata kiel la "Urbo de Rozoj" kaj ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo.

Geografio redakti

 
Panoramo en Cotia
 
urbocentre

Cotia situas inter montoj kaj valoj laŭ la samnoma rivero Cotia en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 34, Guarulhos 44, Campinas 81, Curitiba 308, Nova Iguaçu 369, Rio-de-Ĵanejro 386, Belo Horizonte 515, Goiânia 810, Porto Alegre 830, Campo Grande 867, Braziljo 877, Salvador de Bahio 1478, Maceió 1956, Teresina 2108, Recife 2155, Natalo (Brazilo) 2347, São Luís 2364, Belém 2471, Manaus 2680 km.

Historio redakti

Cotia estis fondita en 1580. La plej frue indiĝenoj loĝis en la hodiaŭa Cotia. Ĝi estis deklarita sendependa municipo la 2-an de aprilo 1856.

Ekonomio redakti

En la industria sektoro la plej gravaj produktoj estas elektraj kaj agrikulturaj maŝinoj, kemiaĵoj, ceramikaĵoj, ludiloj, teksaĵoj, eksplodaĵoj, nutraĵoj. En la agrikulturo oni kultivas terpomojn, tomatojn, maizojn, fabojn, ajlojn kaj diversajn fruktojn. La kokina industrio estas bone evoluigita en la urbo. Nepre menciindas, ke multaj laboras en San-Paŭlo.

Klimato redakti

 
Budhana templo en Cotia

En Cotia situas en la subtropika klimato. Jare pluvas pli ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Trafiko redakti

El Cotia kuras 3 gravaj vojoj, inter ili la plej grava kuras al San-Paŭlo.

Vidindaĵoj redakti

  • templo (la plej granda budhana templo en Latinameriko) fondita en 2003
  • katolika kirko

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
Ĝardeno en Cotia