Coton de Tulear

raso de hundoj

Coton de Tuléar estas malgranda, antikva, pura hundoraso kies nomo rilatas al ĝia kotono-simila felhararo kaj estas nomata laŭ la urbo de Toliara en Madagaskaro(Malagasio)[1]. En Francio konata ankaŭ sub la nomo 'petite marionnette' (pupeto) [mankas fonto] ĉar ĝi havas tiom viglan karakteron.

Priskribo redakti

 
Coton de Tuléar kiel foira hundo.

La Coton estas ludema, tenera, inteligenta raso. Kvankam ĝenerale trankvila, ĝi povas fariĝi tre voĉa - bojanta, kaj faranta aliajn bruojn kiam ĝi amuzas sin. Tiuj kotonoj estas konataj pro la kutimo salti supren kaj promeni sur la malantaŭaj kruroj por plaĉi al homoj. Plej multe de tiuj hundoj amas renkonti novajn homojn kaj estas tre scivolemaj en novaj situacioj. Kotonoj estas facile trejneblaj ĉar ili multe ŝatas plaĉi. Ili estas bonegaj amikoj kun infanoj kaj aliaj bestoj. Tiuj kotonoj amas naĝi, kuri kaj ludi. Ili bone adaptiĝas al ajna speco de vivanta medio. Komuna trajto en la konduto de la Coton de Tulear estas ekvivi en la vespero. Kotonoj estas hundoj kiun oni montras dum hundofoiro, do oni ne razas la hararon kiun oni tamen bezonas kombi tri ĝis kvar fojojn semajne. La Coton de Tulear povas vivi ĝis 19 jaroj[2]. Rapide tiu hundo fariĝis konata sub la nomo "Reĝa hundo de Malagasio". Ĝi estas la "oficiala hundo de Malagasio" kaj jam aperis sur poŝtmarkoj.

Kritiko redakti

Ekzistas leĝo en Madagaskaro (Malagasio) kiu limigas la propraĵon de kotonhundo al la vere riĉaj homoj en tiu lando. Pro malfacilaj ekonomiaj kaj sociaj cirkonstancoj la Coton de Tulear troviĝas en danĝera situacio de estingiĝo en sia propra devenlando.

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) http://cotondog.com/moreinfo.htm#whatis Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. (franca) Les origines du Coton de Tuléar (la origino de la Coton de Tulear) , Club du Chihuahua, Francio.
  2. (angla) Coton de Tulear of Sara Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine